![]() |
E ŭ r o p o n t o |
Interregiona retejo |
|
Laŭtema indekso / Indeks tematyczny:: eo:
Esperanta versio •
cs:
Česká verze •
de:
Deutsche Version •
en:
English version •
es:
Versión española •
fr: Version
française •
it:
Versione italiana •
pl:
Wersja polska
• ua: Українська версія |
|
Kroniko de la Esperanto-movado |
![]() |
kompilita de Edward T. Wojtakowski
Parto 4. (1945-1950)
|
1939-1945 |
| BYTOM BEUTHEN Profesoro Walter Knopf estis fondinto kaj prezidanto de la Katolika Esperanto-Societo „Frateco“ en Beuthen, germana industria urbo proksima al la pola landlimo. „Frateco“ fondiĝis en 1919 kaj estis komence filio de la famkonata katolika Esperanto-Societo „Unueco“ en Breslau. „Frateco“ disvastigis Esperanton kaj estis samtempe aktiva parto de la katolika paca movado. Laborante speciale por interpaciĝio inter germanoj kaj poloj. Walter Knopf forte kontraŭbatalis la Hitler-movadon kaj daŭrigis fari tion subtere sub la svastika regado. Kun mi kaj aliaj amikoj li korespondis sekrete pere de pola amiko en Katowice. Li subskribis siajn leterojn kaj poŝtkartojn „Semper Idem“. Li vere restis ĉiam la sama kaj mortis je la komenco de la milito kiel martiro por sia kredo kaj siaj idealoj. Lia batalo por kristanaj principoj en internacia vivo, por internacia kunlaboro de la katolikoj, kaj por Esperanto kiel praktika ilo de tia kunlaboro ne estos forgesata en nia movado! (D-ro W. Solzbacher, New York) |
|
(el „Espero Katolika“ Junio 1946, N-ro 182, p. 87) |
| 1945 |
| La nuboj forpasas. Estas nun preskaŭ ses jaroj de la komenco de la milito; 68 monatoj dum kiuj ekzistis multaj malagrablaĵoj, limigoj, malpermesoj. La tempo ŝajnis tiom senfina ke nun, en la unuaj tagoj post fino de la batalado en Eŭropo, oni apenaŭ povas imagi ke la fino ja alvenis. Ne plu ni aŭdas falantajn bombojn; ne plu okazas eksplodoj de senavertaj raketiloj; ne plu estas necese tiri la kurtenojn nokte. Por la enloĝantoj de la liberigitaj landoj la ŝanĝo estas eĉ pli granda. Ree venas libera kontakto kun aliaj landoj, popoloj, parencoj, amikoj, tiel baldaŭ kiel oni povas aranĝi la poŝtajn kaj aliajn servojn. Denove ni povos baldaŭ renkonti unu la aliajn. Sed en niaj vicoj estas mankoj: multajn amikojn ni ne plu vidos; ni tenu ilin en nia memoro. |
|
(el „Esperanto Internacia“ Majo-Junio 1945, N-ro 5/6, p. 1) |
| OSTRAVA Membroj de nia Esperanto-klubo deziras korespondantojn. Skribu al Karel Šmuch, Ocelárská č. 41, Moravska Ostrava 9. |
|
(el „Esperanto Internacia“ Septembro-Oktobro 1945, N-ro 9/10) |
| 1946 |
| OSTRAVA-VÍTKOVICE Klubanoj de Esperanto-Klubo en Moravská Ostrava-Vítkovice, Trebízského 29 deziras korespondi kun gesamideanoj el la tuta mondo. |
|
(el „Esperanto Internacia“ Januaro 1946, N-ro 1) |
|
KLIMKOVICE Kurso kun 16
p. finiĝis la 2-an de februaro. Komenciĝis nova kurso kun novaj
partoprenantoj. Ambaŭ kursoj gvidataj de Zdeněk Raška. Loka grupo estas
fondata.
MORAVSKÁ OSTRAVA Esperanto-Klubo disvolvis ampleksan agadon jam en junio 1945 kaj baldaŭ povis vidigi rezultojn de sia agado. La plej granda estas esperantlingvaj disaŭdigoj el Moravská Ostrava ĉiun mardon je 22.20. La stacio estas tre bone aŭdebla precipe en Balkana duoninsulo, en Jugoslavio, Bulgario, Rumanio, Albanio, Grekio, Turkio, Sirio, Palestino sed ankaŭ en USSS, Pollando kaj Luzacio. La disaŭdigoj donas politikajn, kulturajn kaj ekonomiajn sciigojn pri nia lando kaj nacio, precipe pri eroj kiuj kontaktas kun la Ostrava-regiono. La klubo informas siajn anojn pri la agado per tre instigaj cirkuleroj. La societa vivo de la klubo estas tre vigla. La biblioteko, kiu estis kaŝita ĉe membroj, estas kunmetata kaj estos publikigita listo de disponeblaj libroj. La klubo kunvenas ĉiun merkredon en kafejo „Fenix“ je la 19.30. Prezidanto estas Vladimír Slaný, Vítkovice, Třebizského 29, sekretario Zdeněk Rašká Klimkovice 182. OSTRAVA-RADVANICE Esperantista Klubo „Nova Vivo“ okazigis sian sepan (unuan postmilitan) ĝeneralan kunvenon la 24-an de februaro 1946. Estis elektitaj: prezidanto Jan Taraba, vicprezidanto Josef Hanzelk“ sekretario Adolf Staňura, kasisto Josef Dvořáček. Domo de fajrobrigadistoj estas nova kunvenejo de la klubo. La plej proksima monata kunveno okazos la 24-an de marto. Ĉe la unua postmilita kongreso de EAĈSR la klubo estis reprezentata de Vladimír Slaný, Vítkovice. La kluba propaganda kesto estas denove elpendigita ĉe la ĉefa strato. |
| (el „Esperantista“ Aprilo 1946, N-ro 2, p. 17, 18) |
| OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Esperantista Rondeto okazigis sian ĝeneralan kunvenon la 31-an de marto 1946 en klubejo de la Lidový dům na Kamenci. Ĝi estis aparte solena por rememorigi 25 jarojn de ekzistado de la Rondeto. Festan prelegon el historio de la Rondeto havis Alois Kubala. La invitilo al la kunveno akcentas bezonon, ke neniu samideano staru aparte kaj aliĝu al komuna laboro. Interesantoj el la ĉirkaŭaĵo turnu sin al J. F. Mazánek, Dusíkárny, Moravská Ostrava. |
| (el „Esperantista“ Majo 1946, N-ro 3, p. 35) |
|
OSTRAVA-RADVANICE Esperanto-Klubo
„Nova VentoA funebras pro la subita grava perdo de s-ano Josef Dvořáček,
kiu mortis la 17-an de majo, nur 47-jara. La foririnto estis longjara kasisto
de l'klubo, modesta kaj fidela samideano, vera ĉeĥa patrioto. Honormemoron
al li! ─ La forlasitan funkcion transprenis Pavel Bilbeber, bibliotekisto
estas Antonín Glet. OPAVA Samideanoj kaj amikoj de nia lingvo ĝenerale estas petataj anonci siajn adresojn al Robert Weber en Opava. Estas projektata fondo de loka grupo esperantista. OSTRAVA-MICHÁLKOVICE En Ostrava-Michálkovice vivas nestoro de esperantistoj s-ano Josef Dubný, kiu jam havas 79 jarojn. Li estas unu el unuaj pioniroj de Esperanto en Silezio. Fondinto de Esperanto-Klubo „EMOA en Orlová. Li estas tute blinda kaj malgraŭ sia granda aĝo estas ankoraŭ anime vigla. Li kun granda fervoro interesiĝas pri postmilita Esperanto-movado kaj diligente aŭskultas esperantajn programojn el radio. Li jam sendis al Esperanto-Klubo en Ostrav“ malgraŭ sia blindeco, kelkajn instigajn leterojn. Ni deziras al li bonan sanon kaj ke li ankoraŭ longe restu inter ni! OSTRAVA Esperanto-Klubo aranĝas regule membrajn kunvenojn ĉiumarde de la 20-a horo en kafejo „Fénix“. Dum junio vizitis nian klubon ŝatata gasto el Praha s-ano Valeš. Klubo ricevis pakaĵon kun nutraĵoj el Usono de junaj esperantistaj geedzoj B. Clouser el urbo Akron, Ohio. Somere aranĝas klubo ekskursojn en naturon. La 23-an de junio estis aranĝita ekskurso sur la plej altan monton en Beskidoj Lysá hor“ kie gesamideanoj el Ostrava hisis sur la plej alta triangulo esperantan flagon. La 28-an de julio estis aranĝita ekskurso en arbaroriĉan lokon Kyjovice. Loka gazetaro publikigas raportojn pri Esperanto kaj precipe gazeto „Hlas“ kie ni havas konstantan regulan semajnan anguleton nomitan „Esperanto“. Ĉe Masarykova vyšší škola lidová estis aranĝita kurso de Esperanto, kiun gvidis Vladimír Slaný. Krom tio li private instruas Esperanton al 10 personoj. OSTRAVA-PŘÍVOZ Estis aranĝita kurso de Esperanto por ministaj lernantoj, kiun gvidis Jaroslav Bujas. OSTRAVA-VÍTKOVICE Por gelaboristoj kaj geoficistoj de ferfabrikoj gvidis 4-monatan kurson de Esperanto s-ano Zdeněk Raška. Por metiistaj larnentoj de ferfabrikoj estas ankaŭ aranĝita 4-monata kurso de Esperanto, kiun alterne gvidas s-anoj Zdeněk Raška kaj Vladimír Slaný, ŝtate ekzamenita instruisto de Esperanto. KLIMKOVICE En Klimkovice gvidis kurson de Esperanto Zdeněk Raška. |
| (el „Esperantista“ Junio 1946, N-ro 4, p. 55) |
| DOLNÍ SUCHÁ Neŭtrala Esperantista Asocio (NEA) en Dolní Suchá renovigis sian agadon. La ĝenerala kunveno de NEA okazis la 19-an de majo. La ĝeneralan kunvenon ĉeestis 14 personoj el 6 lokoj. En la estraron estis elektitaj: prezidanto Emil Klimš“ vicprezidanto R. Sedláček, sekretario Emil Przeczek, vicsekretario P. Kajfoš, kasisto Josef Cieślar. Vicsekretario P. Kajfoš alparolis ĉeestantojn ĉeĥe je la temo „Postmilita Esperanto-movado“. Lia parolado estis tre interesa. Vintre NEA aranĝis Esperanto-kurson. La kurson vizitis 7 personoj. Kurson gvidis prezidanto Emil Klimša. Ĉiujn korespondaĵojn direktu al adreso: Neŭtrala Esperantista Asocio, Dolní Suchá. |
| (el „Esperantista“ Septembro 1946, N-ro 7, p. 68) |
|
EL LISTO DE LA GRUPOJ DE AEP Por
plifaciligi kontakyon de la grupoj inter si kaj de izolitaj samideanoj kun la
grupoj ni donas ĉi-sube liston de jam ekzistantaj grupoj kun preciza ilia
adreso: Chropaczów [loko kunigita kun Świętochłowice en 1951], Figuły 28, W. Lipok Szopienice, 3 Maja 28 “ R. Sakmierda Sosnowiec, Targowa 9, D-ro Adolf Ingster Bielsko, Mickiewicza 13, Franciszek Walas |
| (el „Pola Esperantisto“ Aŭgusto-Septembro 1945, N-ro 4-4, p. 40) |
|
KLIMKOVICE Kurso finiĝis
kun 11 p. el Svaz české mládeže. S-ano Zdeněk Raška dediĉas multan
tempon kaj energion ankaŭ al la movado en Ostrava. OSTRAVA Ekskurso de 20 partoprenantoj (esperantistoj kaj gastoj) la 8-an de septembro al Hradec apud Opava tre sukcesis dum bela vetero. Antaŭtagmeze ili ĉeestis inaŭguron de Komenský-monumento fare de ĉs. eklezio. Posttagmeze ili vizitis muzeon en kastelo kaj parkon. ─ La regulajn kunvenojn partoprenadis en la pasinta duonjaro meznombre 15 personoj. OSTRAVA-RADVANICE La neregulajn kunvenojn kunvokatajn perletere partoprenadis ĝis nun meznombre 8 personoj. Publikan informadon prizorgas Jan Taraba per ekspozado de esperantaĵoj en kesteto pendanta vid-al-vide de la urba oficejo. OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Rondeto esperantista dissendis al siaj membroj kaj interesantoj ĉeĥlingvan ciklostilitan cirkuleron invitantan al kunvenoj en Lidový dům ĉiun sabaton je la 19-a. Gazetoj kaj riĉa biblioteko estas je dispono de vizitantoj. STONAVA La 22-an de septembro kunvenis sileziaj esperantistoj de la 18-a regiono. La celo de tiu ĉi kunveno estis firmigi amikajn interrilatojn, prezenti nian movadon al la publiko kaj pridebati kelkajn regionajn kaj kulturajn demandojn. Ni scias, ke nur koncentriĝo de ĉiuj fortoj alportos sukceson al nia laboro. |
| (el „Esperantista“ Novembro 1946, N-ro 8, p. 83, 85) |
|
KLIMKOVICE La lokan
laboron helpis propaganda ekskurso de samideanoj el Ostrava. Ĝian bonegan
organizon prozorgis la loka geedza paro Raška. Oni marŝis tra arbaro al
monteto apud loko Olbramovice, kie atendis abunda piknikregalo. Sur la
montetsupro estis hisita esperanta flago alloganta multajn preterpasantojn,
kiuj demandis kaj ricevis informojn. S-ano Zdeněk Raška preparas nun fondon
de loka grupo. OSTRAVA-KUNČIČKY La 10-an de novembro komenciĝis kurso por komencantoj. Oni instruas dimanĉe antaŭtagmeze en burĝa lernejo. La kurson antaŭiris propagando inter skoltoj kaj krom tio la publiko estis informita per afiŝoj, flugfolioj kaj diapozitivo en loka kinejo. ─ La 8-an de novembro Josef Hanzelka aranĝis en kvara burĝlerneja klaso propagandan paroladon kaj malgrandan Esperanto-ekspozicion, kiun ĉeestis 70 gelernantoj. ─ Dank' al lernejestro August Opěl“ kiu estas samtempe prezidanto de Loka kleriga konsilantaro, en kies kadro la kurso estas aranĝat“ la kurso bone progresas. Unuan horon ĉeestis 35, la duan 42 gekursanoj. Instruas laŭ Ĉe-metodo partopreninto de kursoj en Doksy Josef Hanzelka. Post la kurso estas fondota Esperanto-klubo en Kunčičky. OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Klubo de Esperantistoj en Slezská Ostrava festis 25-an datrevenon de sia ekzisto. Festeno tre bone sukcesis, ĉar partoprenis multaj gastoj el ĉirkaŭaĵo. Tre belan prelegon havis Alois Kubala pri historio de la klubo. Partoprenis 46 p. ─ La 9.11.1946 kurso por komencantoj starigita. ─ Klubanoj tre vigle korespondas kun fremdlandanoj. ─ La 9-an de novembro vizitis rondeton Vuk Echtner el Praha kaj faris prelegon, kiu tre kontentigis ĉiujn samideanojn. OSTRAVA-ZÁBŘEH En novembro Alois Kubala fondis novan lokan grupon „Komenský“ en Zábřeh. OSTRAVA-RADVANICE Esperanto-Rondo „Nova Vivo“ malfermis la 4-an de novembro novan kurson kun 15 p. Instruas ĉiulunde je la 18-21 en burĝa lernejo s-anoj Adolf Staňura kaj Jan Taraba. La nombro ĉe malfermo estis pli malalta. ĝi kreskas dum la daŭro de la kurso. STONAVA Prezidanto de la loka klubo estas s-ano Paweł Bubik, sekretario Józef Popiołek. |
| (el „Esperantista“ Decembro 1946, N-ro 10, p. 100,101) |
| OSTRAVA Oni faris ŝanĝon pri la dissendoj el Ostrava. De nun Moravska Ostrava dissendos regule marde kaj vendrede Esperantajn prelegojn pri la vivo en tiu lando, pri Esperanto ktp. La dissendoj okazos je 22.50 laŭ normala mezeŭropa tempo per ondolongo 325 metroj, 922 kilocikloj. |
|
Skribu al la ĉi-supra stacio pri:
a) Kion vi opinias pri Ĉeĥoslovakujo?, b) Kio vin interesas el la nova vivo en Ĉeĥoslovaka Respubliko? Ne skribu longan leteron, sed skribu sincere. Oni donas libro-premion al la sendinto de la plej interesa letero. |
| (el „Esperanto Internacia“ Decembro 1946, N-ro 12, p. 181) |
|
OSTRAVA-VÍTKOVICE La
6.11.1946 RO (sindikata konsilantaro) malfermis kurson. La unuan lecionon
partoprenis 16, la duan 35, la trian 38 partoprenantoj. Instruas Zdeněk Rašk merkrede je la 16-18 h. en Závodní hotel.
KLIMKOVICE ÚRO organizis kurson, 11 partoprenantoj. Malfermo 4.11.1946, instruas Zdeněk Raška ĉiulunde je la 18-20 h. en la sekretariejo de la Junulara Organizo SČM. |
| (el „Esperantista“ Januaro 1947, N-ro 1, p. 9) |
| 1947 |
| BIELSKO-BIAŁA La milito tute nuligis la Esperanto-movadon en la du industriurboj Biała kaj Bielsko. En majo 1946 unu samideano revivigis ĝin per propagando inter junuloj. Poste komenciĝis kursoj por ĉiuj. Oni baldaŭ konstatis, ke en la ĝemelurboj restis neniu malnova esperantisto! Dum la kursgvidado oni ricevis surprizon. Instruisto, kiu eklernis Esperanton, alvenis kun siaj 30 lernej-infanoj por ricevi lecionojn. La nombro de kursanoj kreskis ĝis 50! En tiu tago la lernado ja estis gaja kaj agrabla. En tiu urbo troviĝas Esperanta librejo, kiun posedas IEL-ano. Sur la ĉefstrato pendas vitra ŝranko kun belaj afiŝoj, gazetoj, reklamiloj kaj komunikaĵoj pri Esperanto kaj movado. La nova grupo eldonis bultenon en la pola lingvo, kiu troviĝis en preskaŭ ĉiuj montrofenestroj en la urbo. Gratulinda laboro! (Mgr. St. Hortynski) |
| WAŁBRZYCH Esperanto-kursoj por polaj skoltoj okazas en Varsovio, Lodz, Gdynia, Wałbrzych, Zuraczyn, Kraków kaj Toruń |
| (el „Heroldo, Januaro 1947, N-ro 1 (1060), p. 2) |
|
OSTRAVA-MICHÁLKOVICE
La 6-an de marto ĝisvivas s-ro Josef Dubný sian 80-an jaron. Maljun“ ankoraŭ ĉiam vigla pioniro de Esperanto en Silezio, estis antaŭ kelkaj
jaroj grave trafita de la sorto ─ li perdis vidpovon. Ĉi tiu malfeliĉo ne
rompis lian viglan menson. S-ro Dubný dediĉas sian atenton al Esperanto-vivo
kaj estas membro de kluboj en Ostrav“ Radvanice, de Asocio, IEL ktp. Ne
povante mem legi li atente aŭskultas esperantajn radioprogramojn.
Esperanto-librojn en sia biblioteko li ekkonadas palpe. Al siaj gastoj li
rakontadas siajn spertojn el Esperanto-vivo, kiuj estis tre riĉaj kaj
interesaj. Esperanto estas por s-ro Dubný pli ol religio; se renkontas sin du
samreligianoj diverslingvaj ili ne kapablas interkompreniĝi, se ili ne scias
komunan lingvon. Esperantistoj kapablas interkompreniĝi tuj. Vizitoj de
samideanoj faras al s-ro Dubný grandan plezuron. Ne forgesu tion! ─ Ni
deziras al la jubileanto sanon kaj ankoraŭ multajn kontentajn jarojn da vivo.
Adolf Staňura OSTRAVA-RADVANICE Esperanto-Klubo „Nova Vivo“ okazigis sian ĝeneralan kunvenon la 4.02.1947 en ejo de Departamenta Konsilantaro (Obvodní rada). La komitato restis sen ŝanĝo. La kluba vivo vigliĝas nur malfacile sekve de tio, ke nur duono da membroj loĝas en Radvanice, kaj ĝis nun ne estis konvena kunvenejo. La klubo denove abonas revon „Esperantista“ por loka publika legejo. Kelkaj membroj (speciale Jan Taraba) partoprenas kluban vivon en Ostrava (Fenix), s-ro Adolf Staňura kunlaboras en Esperanto-rubrikoj en gazetoj kaj en radio (9 esperantaj kaj 2 ĉeĥaj priesperantaj prelegoj). La klubo ricevis permeson de Obvodní rada por povi kunvenadi ĉiulunde vespere en ĝia domo. Tiamaniere estas fine kontentige solvita la krizo, kiun la klubo suferis. De nun denove komenciĝos regulaj ĉiusemajnaj kunvenoj, kiujn ankaŭ partoprenados studintoj de Esperanto-kurso en Radvanice kaj samideanoj de ĉirkaŭaj kluboj. Adolf Staňura OSTRAVA-VÍTKOVICE La 6.01.1947 malfermo de kurso en Učňovský domov por 53 partoprenantoj. Instruas Vladimír Slaný ĉiulunde je la 16-a horo. Organizanto estas Učňovský domov Vitkovických železáren (institucio por metilernantoj de la Feruzinoj de Vítkovice). RADIO OSTRAVA Krom regulaj Esperanto-programoj disaŭdigis la stacio Ostrava du ĉeĥlingvajn prelegojn de Adolf Staňura: 15.10.1946: Kial Esperanto? kaj 26.11. 1946: Ni restos fidelaj al nia hejmo (pri E-korespondado). |
| (el „Esperantista“ Aprilo 1947, N-ro 3, p. 29) |
| OSTRAVA Samideanoj el tuta Ĉeĥoslovalujo kaj en la granda eksterlando aŭskultas kun ĝojo la Esperanto-dissendojn el Ostrava. Tiu stacio ne nur dissendas en Esperanto, sed forte simpatias kun nia movado kaj estas inklina helpi ĝin. Oni do bonvenigas leterojn de esperantistoj ĉiulandaj, en kiuj oni povas doni proprajn spertojn kaj proponojn pri akcelo de la progreso de nia afero. Ni kaptas ĉi tiun okazon por aludi la 25-jaran laboron sur la Esperanto-kampo de samideano Vladimír Slany en Ostrava. Grava estas lia kontribuo al nia afero, ne nur en la propra lando, sed aankaŭ per lia kunlaboro en Radio Ostrav“ en la granda mondo. Gratulon al li, kaj dankon. Ke lia voĉo ankoraŭ longe estu aŭdata! |
| (el „Esperanto. Majo 1947, N-ro 499, p.69) |
| [bedaŭrinde post la komunisma puĉo Esperantaj disaŭdigoj el ĉeĥoslovakio estis ĉesigitaj] |
|
DOLNÍ SUCHÁ Neŭtrala
Esperantista Asocio okazigis sian ĝeneralan kunvenon la 2-an de marto. Estis
reelektita la komitato: prezidanto Emil Klimsz“ sekretario Emil Przeczek,
kasisto Josef Cieślar. La sekretario parolis pri la temo: 60-jara jubileo de
Esperanto. La prezidanto dankis al la laborintoj pro la ĝisnuna subteno.
OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Ĝenerala kunveno de Rondeto de Esperantistoj en Slezská Ostrava okazis 12-an de aprilo kun partopreno de 35 membroj. Kultura sekciestro estis elektita Ant. Šrámek, Ostrav“ Karolinská 623/5, al kiu oni adresu ĉiun korespondaĵon. OSTRAVA-MORAVSKÁ OSTRAVA Bildon de nia komitatano Vladimír Slaný el Ostrava enpresis „Esperanto“ en sia maja numero. Ni uzu tiun ĉi okazon por aludi la 25-jaran laboron de samideano Slaný. Nuntempe liaj servoj precipe gravas pro lia prelegado en Radio-Ostrava. |
| (el „Esperantista“ Junio 1947, N-ro 5, p. 54, 55, 56) |
| BIELSKO Szereg kursów ustnych i szeroka akcja propagandowa za pomocą wywieszek, afiszy werbunkowych itp. w całym mieście i okolicy ─ pod kierownictwem prof. S. Hortyńskiego i młodego aktywisty esperanckiego Franciszka Walasa. |
| (el „Pola Esperantisto“ Septembro 1947, N-ro 1 (6), p. 9) |
|
NOVÝ
BOHUMÍN La
8-an de julio estis fondita Esperanto-Klubo. Ĉeestis 18 personoj, el kiuj 11
aliĝis al la klubo. Elektitaj: prezidanto Alfons Kermel, vicprezidanto Adolf
Trombal, sekretario Fr. Kocur, kasisto Pavel Trombik. Kunvenoj ĉiumarde en
hotelo „Avion“.
OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Kurso por komencantoj estis malfermita pasintan novembron kun 24 partoprenantoj. Instruis Stanislav Chaloupka en Lidový dům, na Kamenci, ĉiusabate je la 19-a Ĉe-metode. Esperantista rondeto en Slezská Ostrava havis jarkunvenon en Lidový dům, na Kamenci la 12-an de aprilo. La invitilo tre trafe rekomendis propagandon de la Sokol-kongreso kaj po-individuan varbadon. OSTRAVA-KUNČIČKY La 7-an de septembro kunveno de lokaj esperantistoj, dum kiu Josef Hanzelka anoncis, ke estis aprobita statuto de la loka Esperanto-Klubo. Fonda ĝenerala kunveno kaj komenco de Esperanto-kurso kun malgranda ekspozicio la 5-an de oktobro. Ejo estis disponigita en domo de komunista partio, kie okazos regulaj kunvenoj ĉiun vendredon je la 19-a horo. OSTRAVA-ZÁBŘEH La 30-an de nmarto fondkunveno de nova Societo de Esperantistoj „Komenský“; 45 membroj, prezidanto Alois Kubala. La fondon antaŭiris tritaga publika ekspozicio kaj memorfesto pri Komenský kun ĉeĥ- kaj interlingva programo de kantoj, deklamado kaj muziko; 160 partoprenantoj. Regulaj kunvenoj ĉiun 4-an sabaton en Zábřeh, Družestvo, Strato Chalupníkova 8. Meznombre ĉeestas 35 personoj. Loka propagando per surstrata kesto ĉe la kunvenejo kaj per afiŝado en magazenaj montrofenestroj. |
| (el „Esperantista“ Oktobro 1947, N-ro 8, p. 97) |
|
NOVÝ BOHUMÍN Esperanto-monumento
estis inaŭgurita la 5-an de oktobro de la loka Esperanto-klubo. Je la 10-a
horo foriris procesie la esperantistoj kaj la gastoj el hotelo Avion al la
monumento, kie parolis esperantistoj kaj reprezentanto de la urbo, sendita de
la Loka Nacia Komitato. Tagmeze estis komuna tagmanĝo en hotelo Avion kaj
posttagmeze je la 14-a horo en la sama hotelo programa kunesto, en kiu kantis
ankaŭ samideano, membro de la Sofia opero Nuni Nanev. RADIO-STACIO OSTRAVAinvitis Julie Šupichová al kunlaboro, kiun ŝi akceptis. Okaze de 60-jara jubileo de Esperanto estis disaŭdigataj ŝiaj du prelegoj, unu en la regula programo, la dua en la ĉeĥa programo la 25-an de julio 1947. OSTRAVA-RADVANICE La 14-an kaj 15-an de septembro efektivigis ĝardenkulturantoj en Radvanice ekspozicion en burĝa lernejo. Ĉi-okaze aranĝis Jan Taraba belaspektan Esperanto-anguleton kun korespondaĵoj, gazetoj kaj libroj, kiu altiris atenton de vizitantoj. Adolf Staňura |
| (el „Esperantista“ Decembro 1947, N-ro 10, p. 117) |
| WAŁBRZYCH Loka komerca gimnazio en Wałbrzych starigis Esperantan kurson, kiun partoprenas gimnazianoj. La kurso daŭras de la 1-a de decembro 1947. |
| (el „Esperanto“ Februaro 1948, N-ro 508, p. 21) |
| WAŁBRZYCH En komerca gimnazio de Wałbrzych Eugeniusz Matwiejczuk gvidas Espranto-kurson por 62 gelernantoj de la nomita gimnazio. |
| (el „Heroldo“ Februaro 1948, N-ro 3 (1981), p.1) |
|
OSTRAVA Raporto de
peranto el la 18-a regiono. En
julio 1947 ni kunvokis kunvenon por refondo de Esperanta Klubo en Bohumin, kie
mi parolis pri Esperanto kaj ĝiaj celoj. ─ Al Kongreso de slovakaj
esperantistoj en Turčianský Svätý Martin nia Esperanto-Klubo aranĝis
ekskurson, kiun partoprenis 32 esperantistoj el Ostrava. ─ Mi estis nomita
ĉe krajský soud en Ostrava kiel interpretisto de Esperanto. ─ Mi
partoprenis 32-an Universalan Esperanto-Kongreson en Bern kiel sola
reprezentanto el regiono Ostrava. Post mia reveno aperis en loka gazetaro
multaj raportoj pri tiu ĉi kongreso kaj pri la vivo en Svislando. Merite de
s-ano Zdeněk Raška aperis en gazeto Československá demokracie multaj
bildoj el kongreso kaj Svislando. En radiostacio Ostrava mi aranĝis ĉeĥan
interparolon kun redaktoro Josef Štěpánek pri Universala Kongreso de
Esperanto kaj kiel ni konsideras Esperanton ilo de paca laboro. ─ En
septembro Esperanto-Klubo en Ostrava aranĝis prelegon de gesinjoroj Baur el
Svislando. ─ La 5-an de oktobro 1947 estis en Nový Bohumín denove reinaŭgurita
en urba parko esperanta memorŝtono, kiu estis starigita en la jaro 1934 de
Regiona Esperanto Ligo. ─ En Nový Bohumín estis refondita Esperanto-Klubo,
kiu jam komencis sian agadon. S-ano Josef Hanzelka fondis Esperantan Klubon en
Kučičky ĉe Ostrava. S-ano Karel Janouš havis prelegon pri Esperanto en Frýdek.
Nun estas tie kurso de Esperanto kaj ankaŭ tie oni intencas fondi
Esperantistan Klubon. ─ Nun mi aranĝas kursojn de Esperanto en Ostrava ĉe
Masarykova Vyšší škola lidová, por dungitoj de lokaj fervojoj
(tramistoj), en Ostrava-Přívoz por fervojistoj de ŝtataj fervojoj. En Bohumín
mi gvidas E-kurson, kiun aranĝis Laborista Akademio kun Esperanto-Klubo. Post
kelkaj tagoj mi melfermos novan kurson de Esperanto en Vítkovice. Krom tio mi
instruas kelkajn homojn E, private, En Ostrava-Stará Bělá gvidas kurson de
Esperanto Ludmila Klegová, Ankaŭ de aliaj samideanoj estas en Ostrava kaj ĉirkaŭaĵo
gvidataj kursoj de Esperanto. Esperanto-Klubo en Ostrava ŝanĝis sian sidejon
kaj ĝi aranĝas siajn kunvenojn ĉiumerkrede je la 20-a horo en hotelo
Imperial. Dum la jaro 1947 mi gajnis 16 membrojn por UEA. Inter miaj kursanoj
mi klopodos gajni multajn novajn membrojn por EAČSR kaj abonantojn por revuo „Esperantista“. Vladimír
Slaný BOHUMIN La 5-an de oktobro en tiu ĉi apudlima urbo inaŭguris esperantistoj el regiono Ostrava Esperanto-monumenton. En Bohumin staris jam antaŭ la milito simila monumento, kiun starigis la tiama Regiona Esperanto-Ligo. Tiun monumenton detruis ĉe sia alveno la germanaj okupaciantoj, nur la fundamento restis. Arbetaĵoj ĉirkaŭkreskis ĝin. ─ Post la milito ekhavis la nuna prezidanto de Esperanto-Klubo Bohumin Alfons Kermel ideon restarigi la monumenton kaj donis por tiu celo financajn rimedojn. La monumento estas starigita sur la malnova fundamento, en urba parko. La inaŭguron aranĝis Esperantista Klubo Bohumin kun Regiona Esperanto-Ligo Ostrava. La programon de la aranĝo gvidis Karel Janouš, Ostrav“ kiu je la 10-a matene malfermis la solenon kaj transdonis parolon al s-ro Vích“ reprezentanto de Loka Nacia Komitato. Post sia ĉeĥa parolado li malkovris la monumenton. Aro de 300 homoj ekkantis la himnojn ĉeĥoslovakan kaj esperantistan. Sekvis esperanta parolado de prof. Józef Popiołek, pola esperantisto el Wrocław [ĝis 1946 loĝanta en Stonava], kiu akiris ĉies simpation per siaj koraj kaj varmaj vortoj. Vladimír Slaný, Vítkovice, esperante salutis la gastojn kaj dankis al tiuj, kiuj helpis restarigon. Alois Kubal“ Zábřeh, per ĉeĥa parolado adresita al pli vasta publiko klarigis la signifon de tiu ago kaj de la homaranaj ideo kaj servo de E. La antaŭtagmezan parton de la festo finis deklamado de poemo „Če memorŝtono“ (Josef Hanzelk“ Kunčičky). Eksterurbaj partoprenantoj tagmanĝis komune en hotelo Avion. Posttagmeze okazis en la hotelo amuzfesto dum ĉeesto de 150 personoj. Deklamis f-ino Hlaváčková, Zábřeh, solkantis ĉeĥe s-ino Muroňová, grupo de esperantistoj el Ostrava ĥore deklamis la „Preĝon sub la verda standardo“ kaj kantis la „Tagiĝon“. Josef Hanzelk“ Kunčičky, deklamis „Marinjo Magdon“ ĥoro el societo Komenský, Zábřeh kantis kvarvoĉe „Se Esperanto sonos“. E-pioniro Jan Raszka Bohumin, solene transdonis bibliotekon al la loka EK. La bibliotekon li savis antaŭ germanoj kaj zorgis pri ĝi dum la tuta milito. Lia agado estis danke aplaŭdata. Karel Janouš rememoris la 40-jaran E-laboron de Alois Kubala. Gajajn kaj spritajn poemetojn deklamis Vajdík, Ostrav“ koncertis muzik-kvarteto el Zábřeh kaj oni lotumis tombolon. Ora punkto de l'programo estis kantado de bulgara tenoristo Nuni Nanev, veninta el Olomouc. ─ Tiutage funkciis en la hotelo informejo, kie interesiĝantoj povis ricevi informojn kaj fotografaĵojn de l'monumento k.a. Ofereme deĵoris J.F. Mazánek, Slezská Ostrava. Ĉiuj partoprenintoj de l'festo ricevis senpage la 4-paĝan informfoliojn pri EAČSR. Samideanoj Kermel kaj Trombala meritas dankon pro prizorgo de dekoracio kaj flagoj por la monumento kaj hotelo Avion. Krom esperantistoj el la regiono ĉeestis gastoj el Praha, Olomouc, Slovakio kaj Polio. Salut-leteroj kaj telegramoj venis el multaj urboj de ČSR kaj Polujo kaj unu eĉ el Svedujo. K. Janouš |
| (el „Esperantista“ Januaro 1948, N-ro 1, p. 5) |
| 1948 |
| DOLNÍ SUCHÁ Neŭtrala Esperantista Asocio aranĝis la 20.11.1947 dancludon „Vinberrikolto“ bone sukcesintan. La 15.11.1947 komenciĝis 3-monata kurso kun 6 partoprenantoj en gastejo J. Balon. instruas Emil Klimsza. La kurso estis prapagandita en 4 kinoteatroj: Dolní, Postřední, Horní Suchá kaj Šumberg. N.E.A. posedas ankaŭ informan keston propagandan. |
|
(el „Esperantista“ Januaro 1948, N-ro 1, p. 8,9) |
|
WROCŁAW La 18-an de marto
1948 oni fondis en Vroclavo Filion de Asocio de Esperantistoj en Pollando.
Membrofondintoj: Janina Ender, Stefan Frejtak, Lechosław Gwiazdowski, Stanisław
Michalkiewicz, Józef Mielcarek, Eugeniusz Misiurewicz, Ryszard Nowakowski,
Bogdan Opolski, Jacek Piątkowski, Urszula Przybyło, Kazimierz Raczko,
Zygmunt Sagan i Mieczysław Sambor. Prezidanto fariĝis inĝ. Eugeniusz
Misiurewicz, vicprezidanto Jacek Piątkowski, sekretario Kazimierz Raczko,
kasisto Stanisław Michalkiewicz, estrarano Stefan Frejtak. Sidejo: Biblioteko „Książka na Śląsk“ de Sergiusz Kazanowicz (Rynek 50). |
|
(el protokoloj de la Vroclava Filio de AEP) |
|
OSTRAVA-SLEZSKÁ
OSTRAVA Kurso
en nov.-dec. 1947 kun 30 partoprenantoj. Instruis Stanislav Chaloupka.
prezidanto de Esperanto-Rondeto en Slezská Ostrava. OSTRAVA-ZÁBŘEH Esperanto-Societo „Komenský“ havis sian duan ĝeneralan kunvenon 8.II., dum kiu estis elektitaj: prezidanto Alois Kubal“ Zábřeh, Rodinná 43, unua vicprez. Theodor Targosz, Zábřeh, Beskydská 25, dua vicprez. Jíndřich Jakeš, Zábřeh, Rodinná 21, sekretario Fr. Bražin“ Vitkovice, Zengrova 49, kasisto Karel Petřík, Hrabůvk“ Letecká 14, administranto Fr. Eliáš, Zábřeh, Chalupníkova 8, prez. de amuza sekcio Alois Schindler, Zábřeh, Zangrova 125, estro de la kantista sekcio Ad. Martinkevič, Zábřeh, V poli 36, estro de la muzika sekcio Frant. Basl, Zábřeh, Chalupníkova 14. Aliaj komitatanoj: Josef Weiss, Hrabůvka , Místecká 158, Anna Hrbáčová, Zábřeh, Rodinná 41, Valerie Jeřábková, Zábřeh, Březinova 87. Gvidanto de la junularo Lud. Kyselý, Hrabůvk“ Provaznická 10. La vigle laboranta societo havas 40 aktivajn membrojn kaj 115 amikojn de Esperanto. ─ Daŭras jenaj kursoj: por skoltoj kaj junuloj kun 18 p., gvidas Hojdys, por maturaj personoj kun 20 p. gvidas Alois Kubala en burĝa lernejo komenciĝis la 28-an de januaro kun 44 p., gvidas Alois Kubala.Propaganda parolado de Alois Kubala en burĝa lernejo 14.I. al 49 lernantoj. |
| (el „Esperantista“ Marto 1948, N-ro 3, p. 34) |
|
RADIOSTACIO OSTRAVADum la jaro 1947
elsendadis Radiostacio Ostrava regule 10-minutajn esperantajn programerojn kaj
nome ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde
je la 22,50 horo kaj pli poste je la 23-a horo. De februaro elsendadis
Radiostacio Ostrava en 12 lecionoj po 10 minutoj kurson de Esperanto, kiun
gvidis lerte kaj amuze s-ano František Bláha el Zlin. La kurso vekis grandan
intereson, ĉar laŭ menditaj lernolibroj, kiujn por la kurso speciale verkis
s-ano Bláh“ sekvis ĝin preskaŭ 1000 personoj ne nur el Ĉeĥoslovakio, sed
ankaŭ en najbaraj ŝtatoj. Laŭ ricevitaj leteroj kaj poŝtkartoj Radiostacio
Ostrava havas geaŭskultantoj en 20 landoj kaj la plej malproksima aŭskultanto
s-ano C. M. Cather troviĝas en Ramleh, Egiptujo. Li konfirmas bonan kaj
klaran aŭdeblecon, sed nur plendas, ke elsendado okazas en tre malfrua nokta
horo. En esperanta elsendado ĉe Radiostacio Ostrava kunlaboras s-anoj Vladimír
Slaný, Zdeněk Raška kaj Adolf Staňura. En la jaro 1948 esperanta elsendado
okazas regule ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde
je la 23-a horo sur la ondo 259 metroj laŭ mezeŭropa tempo. BOHUMIN Če tiu grava apudlima fervojstacio estis fondita Fervojista Esperanto-Klubo. En la komitaton oni elektis: Rudolf Kaminský, prezidanto, Antonín Heřmánek, sekretario, Adolf Trombal“ direktoro de Esperanta kurso, kiun gvidas ĉiuvendrede en fervojista lernejo por 20 personoj ŝtate ekzamenita instruisto de Esperanto Vladimír Slaný el Ostrava. (V.S.) DOLNÍ SUCHÁ En la ĝenerala kunveno de la Loka Grupo A. Odehnal parolis en Esperanto pri la vivo de D-ro Zamenhof kaj J. Bernatík ĉeĥe: Kion Esperanto povas doni al la homaro. Nova komitato estis elektita: Prez. Emil Klimsz“ sekr. Emil Przeczek. NOVÝ BOHUMÍN Ĝenerala kunveno de Esperanto-Klubo 16.01.1948 en hotelo Avion. En komitaton oni elektis jenajn gesinjorojn: Prezidanto Alfons Kermel, vicprezidanto Adolf Trombala sekretario Marie Szymeczková, vicsekretario Jan Podolski, kasistoj Pavel Trombík kaj Václav Žingor, bibliotekistoj Ludmila Potocká kaj Bedřiška Krumniklová, revizoroj Jindřich Ulrich kaj Charlota Baranová. Esperanto-Klubo en Nový Bohumin kune kun Laborista Akademio malfermis pasintjare en aŭtuno kurson de Esperanto, kiu ankoraŭ daŭras kaj instruas en ĝi Vladimír Slaný. Kunvenoj ĉiuvendrede je la 19-a horo en hotelo Avion. (V.S.) OPAVA Ĉe Bezruč-popollernejo estis la 8-an de marto 1948 malfermita kurso de Esperanto kun 30 partoprenantoj. La instruado okazas ĉiulunde je la 18.30 horo en la gimnazio kaj gvidas ĝin s-ano Vladimír Slaný. La kurso efektiviĝis helpe de Antonín Frantl kaj distrikta kultura inspektoro Jan Píšal“ en kiu ni trovis grandan subtenanton de nia afero. Post finiĝo de la kurso estos tie tuj fondata Esperanto-Klubo. Ni tre ĝojas, ke ankaŭ en tiu parto de Silezio estis vekita intereso pri Esperanto. Ĝi estas versimile unua ĉeĥa kurso en tiu ĉi grava urbo. Vladimír Slaný OSTRAVA Ĉe Plisupera Masaryk-lernejo estis ankaŭ en printempo malfermitaj kursoj de Esperanto. Por komencantoj kun 30 partoprenantoj kaj por progresintoj kun 12 partoprenantoj. Ambaŭ kursojn gvidas Vladimír Slaný. ─ La 11-an de februaro okazis ĝenerala kunveno de Esperanto-Klubo Ostrava I. en klubejo de hotelo Imperial. Estis elektitaj: Prezidanto Vladimír Slaný, vicprezidanto K. Majtner, sekr. Karel Janouš, 1. kasisto M. Kuchař. 2. kasisto Ludmila Klegová, bibliotekisto Zdeněk Raška, komitatanoj: M. Šnédar, J. Bohanus, revizoroj dr. Rudolf Pawlik, L. Vajdík. Ĝeneralan kunvenon partoprenis gastoj kaj reprezentantoj el najbaraj kluboj, kiuj la kunvenon kore salutis. Post la kunveno estis aranĝita amuza programo. OSTRAVA-KUNČIČKY Esperanto-Klubo okazigis la 22-an de februaro post siakvinmonata ekzisto sian duan ĝeneralan kunvenon. Estis elektitaj: Prezidanto Josef Hanzelk“ vicprez. Čeněk Klik“ sekret. Arnošt Hojdys, kasisto Václav Smetan“ prot. Taňa Klenová. Kurson por komencantoj kun 24 p. gvidis laŭ Cseh-metodo Josef Hanzelka. Kunvenoj ĉiun lundon je 18-a horo en domo de KSČ. OSTRAVA-VÍTKOVICE En hejmo por metiistaj lernantoj ĉe nacia entrepreno de Vítkovice-aj ferfabrikoj estis malfermita ankaŭ nunjare kurso por 26 metiistaj lernantoj, kiuj estas ĉiuj slovakoj. La kurson gvidas Vladimír Slaný, kiu klopodas pri tio, ke Esperanto havu daŭran pozicion, en tiu ĉi plej grava ferindustria nacia entrepreno. (V.S.) OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Kunvenoj de Esperantista Rondeto ĉiun vendredon je la 19-a horo en la klubejo Lidový dům, Na kamenci. |
|
el „Esperantista“ Majo 1948, N-ro 5, p. 58, 59, 60) |
| WROCŁAW La 15-an de aprilo ni ricevis ŝtatpermeson por starigo de nia filio sub n-ro AASp 6/34/68 de Ŝtatestro en Vroclavo. Nia laŭ;eĝa ejo estas Rynek 50, sed ĉiujn Poŝtsendaĵojn bonvolu adresigi al sekretario Kazimierz Raczko, Wrocław, J. Conrada 14/7. La nuna membrostato estas 12 personoj. La 24-an de aprilo ni starigis unuan dumonatan kurson de Esperanto gvidatan de Eugeniusz Misiurewicz, nia prezidanto. Enlistiĝis 32 personoj, sed partoprenas nur 17. Kosto de kurso estas 300 zlotoj. |
|
(el raporto pri gadao de la Vroclava Filio de AEP, 14.05.1948) |
| DUSZNIKI-ZDRÓJ 19-go czerwca 1948 r. w Dusznikach nastąpi odsłonięcie kamienia pamiątkowego ku czci d-ra Ludwika Zamenhof“ usuniętego przez hitlerowców. |
|
(el cirkulero de la Ĉefa Estraro de AEP, n-ro 6 de 15.05.1948) |
| WAŁBRZYCH En Wałbrzych post du Esperanto-kursojen gimnazioj industria kaj por plenkreskuloj, s-ano Eugeniusz Matwiejczuk ekgvidis pluajn kursojn en sepa kaj oka klasoj de Popola Lernejo n-ro 1. Dank' al afabla permeso de la loka lerneja inspektoro s-ro Niedzielski li povas aranĝi similajn kursojn en ses aliaj samurbaj popollernejoj. La kursoj komenciĝos tuj post la ferioj, la intereso de la infanoj por Esperanto estas granda. Kelkaj infanoj sufiĉe bone parolas nian lingvon jam post unumonata lernado (9 horoj). Esperanto-Rondeto en la sama urbo estas fondata. |
|
el „Heroldo“ Julio 1948, N-ro 12 (1090), p. 2) |
| OSTRAVA ─ WARSZAWAVizitis Varsovion pli ol centpersona ekskurso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj el Silezia Ostrav gvidata de Stanislav Chaloupka. La ekskursanoj metis belajn florkronojn sur la tombojn de Nekonata Soldato kaj de d-ro Zamenhof. Unu el la ĉefaj programpunktoj estis enmanigo de 10.000 kronoj por la rekonstruo de Varsovio al la urbprezidanto per delegitaro de la ekskursanoj. |
|
(el „Heroldo“ Julio 1948, N-ro 13 (1091), p. 2) |
| WROCŁAW Internacia Kongreso de la Intelektuloj en Wroclaw, la 25-28-a de aŭgusto 1948. La Asocio de Esperantistoj en Pollando liveris al ĉiu kongresano informan broŝuron „Moderna Pollando“ en Esperanto, preparis informan leteron pri Esperanto en lingvoj angl“ franc“ rusa kaj Esperanto. |
|
(el „Esperantista“ Januaro 1949, N-ro 1, p. 6) |
|
JELENIA
GÓRA La 3-an
de oktobro 1948 estis inaŭgurita en Jelenia Góra en Malsupra Silezio
(Pollando) memorŝtono honore al la majstro. La loka Esperanto-Klubo „Cervamont“ aranĝis je tiu okazo grandan solenaĵon,
kiun ĉeestis diversaj gastoj kun la nepo de la majstro, la juna Ludoviko
Zamenhof. Ĉe la memorŝtono faris paroladojn prezidanto de la klubo prof.
Stefan Górka la sekretario Jakub Garbar, la ĉefdelegito de UEA Roman
Sakowicz kaj [por la Vroclava AEP-Filio] Eugeniusz Misiurewicz. La surskribo
de la memortabulo tekstas jene: Honore al la granda amiko de l'homaro D-ro Ludoviko Zamenhof kreinto de la mondlingvo E S P E R A N T O w stulecie „Wiosny Ludów“ (1848-1948) wielkiemu dobroczyńcy ludzkości Związek Esperantystów w Polsce Oddział „Cervamont“ w Jeleniej Górze La pola teksto signifas en la Esperanto-traduko: En la centjaro de la „Printempo de Popoloj (1848-1948) al la granda bonfarinto de la homaro ─ Asocio de Esperantistoj en Pollando, Filio „Cervamont“ en Jelenia Góra. |
|
(el „Heroldo“ Aprilo 1949, N-ro 8 (1105), p. 1) |
| [Ne estas sciata dato de fonda kunveno de la Filio „Cervamont“ probable la Filio naskiĝis en la jaro 1947. Pri vigleco de la filio atestas alinomigo de du stratoj (Ludwika Zamenhofa kaj Antoniego Grabowskiego). Filio posedis bibliotekon kaj grandan broditan standardon.] |
| OPAVA La kurso alportis rezulton rimarkindan. Jam estas fondita nia Loka grupo, la statuto estas por aprobo ĉe ZNV kaj la komitato viglas. Aliĝis jam pli ol 30 membroj kaj novaj anoj sin daŭre anoncas. Por aŭtuno estas anoncita nova kurso, por kiu aliĝojn akceptas Loka Kleriga Konsilantaro. La nova klubo aperigis ciklostilan varban cirkuleron el 15-a de aŭgusto kaj invitilon por kursoj, kiuj komenciĝis la 1-an de oktobro. Sekretario de la Klubo estas Ota Erban, kapitano de ĉs. armeo (Lenin-strato 27). |
|
MONTO ĈANTORIO Esperanto-Klubo Ostrava
klopodis renovigi iam tradiciajn kunvenojn de esperantistoj sur monto Ĉantorio.
Tial ĝi kunvokis unuan postmilitan kunvenon tien la 20-an de junio. Ni povis
konvinkiĝi, ke nia ideo havas oferemajn batalantojn. Ĉantorio estas monto en
Silezia Beskidmontaro, proksimume 900 m alta kaj ĝia supro estas dividita per
ŝtata limo eĥoslovaka-pol“ kaj el Bystřice n.O, kie finas fervojo. ĝi
estas atingebla post 4 horoj de piedmarŝo. Dum la tuta tago pluvis tre
antipatie. Kaj tamen estis sub monto pli ol 50 gesamideanoj el Ostrava kaj ĉirkaŭaĵo,
Kunčice pod Ondřejníkem, Bohumin, Stonav“ Podolie. Rifuĝej-domon sur
supro de monto atingis 45 homoj. Estis inter ili 68-jara s-ano Mlýnek el Zábřeh
kaj 10-jara Trombala el Bohumin. Ĉar ne estis eble kunveni en libera naturo
pro pluvo kaj densa nebulo kaj rifuĝejo estis plen-plen“ komencis ĉiuj post
refreŝiĝo reenmarŝi. Malsupre em Nýdek okazis mallonga kunveno, dum kiu
Vladimír Slaný tralegis protokolon de lasta kunveno sur Ĉantorio antaŭ 10
jaroj. Parolis plue Karel Janouš el Ostrav“ Zanáška el Kopřivnice, Paweł
Bubik el Stonava Alfons Kermel el Bohumin. Ĉiuj konsentis, ke ekskursoj al
Ĉantorio okazu ĉiujare junie dum kiu ajn vetero. Dum la tuta vojaĝo tien
kaj reen zorgis pri bona humoro grfratoj Hojdys kaj s-ano L. Vajdík. Paweł
Bubik el Stonava surfirmadis dumvoje transparentojn kun surskribo: „Lernu
Esperanton!“ en ĉeĥa kaj pola lingvo. Esperanto-klubo Ostrava I eldonis al
tiu tago malgrandan ciklostilan gazeton „Verda stelo super Ĉantorio“ kie
proklamis konkurson por partoprenantoj. Premion gajnis Arnošt Hojdys pro
poemo, per kiu li humore priskribis tutan entreprenon. En memorlibron skribis
partoprenantoj gajajn rimarkojn kaj versojn. La pluv“ sed gaj“ kuraĝa kaj
impresriĉa tago firmigis nian decidon: Plue kaj pli bone labori por nia
Esperanto.
(Janouš) OSTRAVA-ZÁBŘEH En burĝa lernejo Ostrava-Zábřeh-Družstvo instruis en Esperanto-kurso Alois Kubala 40 lernantojn de tiu lernejo. Enkonduka parolado estis la 18-an de januaro, la kurso finiĝis la 9-an de junio. Estis ekzercata ankaŭ esperanta korespondado kaj la geknaboj lernis kanti 6 esperantajn kantojn. Dek partoprenintoj anoncis sin al ekzameno. Direktoro de burĝa lernejo Buček, kiu kontrolis la kurson en nomo de Landa Lerneja Konsilantaro, esprimis sian plenan kontenon kaj promesis daŭre subteni nian aferon. ─ 16.V. propagandcela ekskurso al Horní Lhot“ distrikto Bílovec, varbita tiea grupo de Svaz české mládeže (Asocio de ĉeĥa junularo). La 27.05. festa kunveno por honorigi la 64-an naskiĝtagon de respublika prezidento D-ro Beneš. Partoprenis fama infana ĥoro Hrabůvští zpěváčci kun sia estro Ladislav Kulinský, muzikis membroj klubaj Anna Hrbáčová, František Basl kaj aliaj, inter ili ankaŭ junaj lernantoj, recitis plej juna membrino Véruška Weisová. |
|
(el „Esperantista“ Oktobro 1948, N-ro 8, p. 87-88) |
|
MONTPINTO
SNĚŽKA La 19-an de septembro
kunvenis sur supro de la plej alta monto bohemia Sněžka kuŝanta sur limo
de Polio, esperantistoj polaj el Jelenia Góra kun esperantistoj ĉeĥoslovakaj
el Liberec. La polojn, inter kiuj estis ankaŭ Jerzy Michalik, sekretario de
Esperanto-Klubo Gdyni gvidis prof. Jakub Garbar, la ĉeĥojn reprezentis
direktoro Stanislav Knížek. La samideanoj pasigis kelkajn horojn en agrabla
kaj utila interparolo, kiuj signifos espereble komencon de daŭraj amikaj
rilatoj. OPAVA Vladimír Slaný, konata radioparolisto el Ostrav“ instruas depost 15-a de oktobro en du kursoj 50 komencantojn. La aranĝon ebligis, ankaŭ per financa subteno, la Kleriga Konsilantaro de Centra Nacia Komitato en Opava. Dankinda estas precipe ĝia inspektoro Píšal“ kiu per sia interveno ebligis eklaboron de nova klubo en Opava. |
|
(el „Esperantista“ Decembro 1948, N-ro 9-10, p. 93, 100) |
| WROCŁAW Oni organizis dumonatan kurson de Esperanto, kiu komenciĝis la 24-an de aprilo. Enlistiĝis 32 personoj. Kurson gvidis s-ano Eugeniusz Misiurewicz. En aŭtuno la filio aranĝis la duan kurson. Oni presigis la afiŝojn pri la kurso, kiuj estis dispendigitaj en la tuta urbo. La kurso komenciĝis la 11-an de oktobro, Enlistiĝis 98 personoj. La kurso estis gvidata en du grupoj, dufoje ĉiusemajne, de Kazimierz Raczko kaj Tadeusz Jarzębowski. Post forveturo de s-ro Raczko la du grupojn gvidis s-ro Jarzębowski. La 9-an de decembro oni aranĝis solenan finigon de la kurso. |
| (el raporto pri agado de la Vroclava Filio de AEP en la jaro 1948) |
| 1949 |
|
OSTRAVA Radio-Ostrava
dissendas esperantlingvajn programojn de la 17-a de septembro 1945 ĉiujn
mardojn kaj ĵaŭdojn
je la 23-a horo MET sur ondo 259 metroj per 11 kilovatoj. Baldaŭ ĝi disaŭdigos
per 25 kilovatoj, kio signifos gravan pliampleksigon de la dissendo. OPAVA Tria aŭtuna kurso 20-leciona komenciĝis 9-an de novembro kun 30 p., kiujn varbis inter la lernantoj de la Baza Faka Lernejo la sekret. de Loka Grupo Ota Erben. Instruas Vladimír Slaný ĉiun ĵaŭdon. La financan flankon de la kurso prizorgas la Supera Kleriga Bezruč-Lernejo kaj la Kleriga Konsilantaro. La 19-an de novembro parolis Ota Erben al 25 skoltaj gvidantoj kaj al 20 membrinoj de YWCA pri Esperanto en la YWCA-kunvenejo. Kun helpo de Jaroslav Kuzník, Závodný kaj Koptík li prezentis provan konversacion, kiu vekis sinceran intereson pri anoncita nova kurso. OSTRAVA Karel Škrobák, fervojisto, sukcesis post kurso (13.10.-21.12) fondi Fervojistan Esperantan Rondeton kun 22 membroj-fervojistoj; kunvenoj ĵaŭdojn je la 19-a horo en la legejo de ČSD. Dum fonda kunveno la 9-an de decembro estis decidite aliĝi korporacie al EA en ČSR. Adreso: Ostrav“ hlavni nádraží ČSD. OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA La 16-an de januaro kunvenis Na Kamenci 36 membroj de kelkaj kluboj el Ostrava-regiono sub prezido de Antonín Šrámek. Ili prezentis raportojn pri sia agado, kaj traktis pri starigo de Somera Esperanto-Lernejo en Beskydy. Estis komisiita Vladadimír Slaný esplori la aferon kaj efektivigi ĝin. Estis elektita regiona komitato: Prez. Vladimír Slaný (Kutuzova 29, Vitkovice), vicprez. Marie Skařupová, sekretario Antonín Šrámek (I, Karolinská 5), idea ref. František Ličk“ kas, Paweł Bubík, reviz. Alois Kubal“ prot. Sl. Klegová, presoref. Jan Pavlas. VITKOV apud Opava Laŭ iniciato de Adolf Witoszek el Opava komenciĝis la 24-an de novembro E-kurso en meza lernejo kun 25 p.. Vladimír Slaný el Ostrava instruas tie dum 2 horoj unu- aŭ dufoje semajne. Helpas lin Čestmír Závodný el Opava. Ĉiujn kostojn pagas la Kleriga Konsilantaro en Vitkov kaj Kleriga Lernejo en Vitkov, en kies nomo Bohumil Bílek, direktoro de loka meza lernejo, la kurson malfermis per simpatia parolado. |
| (el „Esperantista“ Februaro 1949, N-ro 2, p. 12, 14, 15) |
|
BOHUMIN En la dua kurso
de la Fervoja Esperanta Rondeto la 21.X.1948 ─ 6.I.1949 ĉe fervojstacio
Bohumin kun 26 partoprenintoj instruis fervoja oficisto Rudolf Kaminský ĉiulunde
kaj ĉiuĵaŭde
po 2 horoj en la fervojista lernejo, danke al rekomendo de la fervojdirekcio
en Olomouc. OPAVA En Kleriga Bezruč-Lernejo estis malfermitaj ankaŭ en printempa duonjaro novaj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kun 64 partoprenantoj. Kursojn gvidas Vladimír Slaný el Ostrav“ dufoje semajne lunde kaj vendrede en gimnazio. ─ Kluba sekretario škpt. Ota Erben verkis propagandan diskurson, kiun legis trifoje en la endoma lerneja disaŭdigo studento de la 4-a klaso de la Komerca Lernejo Jaroslav Kuzník. OSTRAVA Ĉe Masaryk-popollernejo en vintra kaj printempa semestroj 1948-1949 estis malfermitaj kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj kun 35 partoprenintoj. Ambaŭ kursojn gvidas Vladimír Slaný, ŝtate ekzamenita instruisto de Esperanto. (V.S.) OSTRAVA-VÍTKOVICE Ĉe duagrada lernejo estis fondita Esperanto-interesrondeto, al kiu aliĝis 100 gelernantoj. Instruado okazas dufoje semajne kaj gvidas ĝin diplomita instruisto de Esperanto Jaroslav Bujas. Gelernantoj deziras korespondi kun la tuta mondo. La leterojn kaj poŝtkartojn adresu: Jaroslav Bujas, faka instruisto, Ostrava-Vitkovice, Švecova 34. (V.S.) OSTRAVA-ZÁBŘEH Jarkunveno de Esperanto-Societo Komenský la 13-an de februaro elektis: Prez. Alois Kubala (Rodinná 45), vicprez. Josef Weiss kaj Jindřich Volký, sekretario Boh. Vaněk, kasisto Karel Patřik. Honora prezidanto estis elektita Eduard Sedláček, teknika oficisto el Hrabůvka. VITKOV u Opavy La unua kurso komencula finiĝis la 5-an de februaro kun 23 partoprenintoj. La 8-an de februaro estis komencita kurso por progresintoj kun 20 p., kiu finiĝis la 19-an de marto per „Jozefa vespero“ kies programo tre plaĉis. Antaŭ la programo prelegis Ota Erben pri signifo de Esperanto en nuntempo kaj en estonteco kaj akiris per sia parolado pluajn adeptojn de nia movado. Ĉeestis gastoj el Ostrav“ Kopřivnice kaj Bohumín. ─ La 20-an de marto okazis konferenco el Ostrava-regiono, kiun prezidis Vladimír Slaný. ─ Provizora komitato de la fondata Loka Grupo estas: prez. Jan Witoszek, vicprez. Em. Sýkorová, sekretario Adolf Chromčík (Družstevní 289), kasisto Ant. Remeš, propagandistino Marie Eichlerová, bibliotek. Miloš Racek, anoj J. Kučerová, Zd. Holáň, L. Coufal.Kunvenoj ĉiun vendredon je la 20 horo en hotelo Růže. MONTO ĈANTORIOJam de la jaro 1925 kunvenas ĉiam en junio esperantistoj el Ostrava-regiono kaj Pollando sur tiu monto. Sur ĝia supro gvidas limo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Tiu ĉi tradicia kunvenado de esperantistoj en libera naturo estis interrompita nur per okupacio kaj milito. Denove post 10 jaroj kuniris tie pasintjare gesamideanoj kaj renovigis tiun ĉi tradicion malgraŭ tio ke tiam preskaŭ tutan tagon daŭre pluvegis; kuniris 36 gesamideanoj kaj promesis al si, ke ili ĉiujare kunvenos dum junio sur monto Čantorya kaj ligos tie fratajn rilatojn kun polaj esperantistoj el apudlimaj regionoj. Venonta manifestacio de espertantistoj sub libera ĉielo sur monto Čantorya okazos la 26-an de junio. Ĉiu, kiu volas ekkoni belecon de sileziaj Beskidoj venu tien! (V.S.) |
| (el „Esperantista“ Aprilo 1949, N-ro 4, p. 28, 30, 31, 32) |
|
WROCŁAW
─ PRAHA Pola vespero kun honora
patroneco de pola ambasado en Praha organizita de Esperantista Klubo la 6-an
de majo en Slovanský dům kun prelego de elstara pola esperantisto Jakub
Garbar el Wrocław, kiu parolis pri nova Pollando kaj pri mondfama muzika
komponisto F. Chopin, estis tre sukcesa. Ĉeestis ĉ. 200 p. OSTRAVA Regiona manifestacia kongreso en Ostrava-regiono okazos la 11-12-an de junio kun honora patroneco de prezidanto de la Centra Nacia Komitato J. Kotas kaj de Centra Kultura Konsilantaro de la urbo Ostrava. Sabaton vespere okazos koncerto en halo de „Ligna Reĝolando“ (Masaryk-placo), dimanĉon je la 9,30 h en halo de Hasičský dům (ul. Odboje 8) manifestacia kunveno kun prelego de Th. Kilian: „Esperanto en lernejojn!“ je la 15 horo ĝardenfesto ĉe Pěgřínek en Hrabůvk“ je la 20 h. danco. Grandaj afiŝoj ĉeĥ- kaj esperant-lingvaj invitas vastan publikon. ─ Aranĝas Regiona Esperantista Laborkomitato. |
|
(el „Esperantista“ Majo 1949, N-ro 5, p. 35) |
| WROCŁAW Mallongan raporton pri sia agado faris ĝisnuna delegito de UEA en Vroclavo s-ano JÓzef Popiołek, kiu publike konfesis, ke li lasttempe ne multe agis. Pravigante sian neaktivan agadon per multaj veturoj, precipe al Ĉeĥoslovakio, li petis pardonon. S-ano Popiołek esprimis sian dankon al vroclavaj esperantistoj por ilia honesta kaj vigla laboro. Kiel delegito de UEA en Vroclavo estis elektita unuanime s-ano Jakub Garbar, vicdelegito Stanisław Winnicki, fakdelegito pri ŝako Eugeniusz Misiurewicz kaj pri junularaj aferoj Józef Mielcarek. |
|
(el protokolo de la kunveno de UEA-anoj en Vroclavo la 2-an de junio 1949) |
| WROCŁAW La 24.06.1949 okazis la 2-a Ĝenerala Kunveno de la Filio „Odrasilezio“. La ĝisnuna estraro kun prezidanto Tadeusz Jarzębowski dum ses monata oficfaŭro organizis kurson kun 73 aliĝintoj, kiun finis 14 personoj. Kurson gvidis s-anoj Tadeusz Jarzębowski kaj Jerzy Jabłonowski, Vigle agis Junulara Sekcio gvidata de Józef Mielcarek, kiu organizis kaj gvidis E-kurson en Komerca Gimnazio. La 20-an de majo dum kluba kunveno gastis hungara muzikisto s-ano Imre Ungar kun edzino. S-ano Eugeniusz Rząca donacis al la filia biblioteko 30 librojn. La kunveno elektis novan estraron por tria oficfaŭro kun prezidanto Jakub Garbar. |
| (el protokolo de la Generala Kunveno de la Vroclava Filio de AEP) |
|
HRADEC
u Opavy Ant.
Frantl, prez. de Grupo en Opav“ prelegis pri Esperanto la 19.04. Multaj ĉeestintoj,
ankaŭ el Opava kaj Ostrava. Financa gajno dediĉita al la nova grupo en Vítkov.
OPAVA En kunveno de filatelistoj prelegis škpt. Kryštof Opavský pri signifo de Esperanto kaj varbis 13 interesulojn. ─ E. Goba donis al la kluba dispono ejon en sia restoracio senpage ĉiujn mardojn. ─ Centra Nacia Komitato de la urbo donis 2000 Kčs. subvencie por vojaĝo al Liberec; la klubo dividis ilin al 4 junuloj. Da malnova papero estis kolektitaj 344 kg. ─ La grupo havas jam 62 membrojn. ─ La grupo sukcese zorgas, ke novaj grupoj estu fondataj en najbaraj lokoj. Tio estas tre dankinda laboro. ─ En sept. 1948 aldonigis la grupo propagandilojn al manĝkartoj en restoracioj; liveris ilin proprakoste grupa sekretario. ─ Propagandan diapozitivon projekciis tri kinejoj. Senpagan projekciadon permesis Ĉs. Ŝtata Filmo laŭ peto de la grupo. ─ Jarkunveno okazis la 3.03. kaj estis al ĝi prezentita detala tre interesa raportaro. Ĉeestis 16 membroj kaj 10 gastoj. La kunveno spontanee dankis sekretarion Ota Erben pro lia modela senlaca laborado. La prezidanto dankis ankaŭ al s-inoj Ficková kaj Matušková precipe pro varbado de kursanoj. Estis elektita honora membro kleriga inspektoro J. Pišala pro meritoj. kiujn liakiris subtenante nian movadon en la urbo. La elektita komitato dividis al si la funkciojn en la kunveno la 13.03. jene: Prez. Antonín Frantl, vicprez. Josef Bittner, sekretario Oto Erben, propaganda kaj gazeta referanto ŝkpt. Kryštof Opavský, kasisto Jan Steyer, protokolisto Jaroslav Kuzník, revizoroj Rudolf Hadrych kaj Adolf Wittoszek. OSTRAVA-RADVANICE E.K. Nova Vivo okazigis jarkunvenon la 27-an de marto. Elektitaj funkciuloj: Prez. Pavel Bilbeber, vicprez.Antonín Glet, sekr. Adolf Staňura kasisto Ladislav Šťastný. |
|
(el „Esperantista“ Julio 1949, N-ro 6, p. 46, 47) |
|
MONTPINTO
ŚNIEŻKA Dimanĉe la 24-an de
julio okazis pola-ĉeĥa amikeca renkonto sur la montpinto Śnieżka.
Partoprenis 7 personoj el Wrocław, 2 el Gdynia kaj 35 el Ĉeĥio (Praha, Plzeň
kaj Hradec Králové). WROCŁAW Vroclava Filio de AEP posedas 95 membrojn. Ĝeneralaj Kunvenoj kun elekto de nova estraro okazas dufoje jare. |
|
(el protokolo de la tria Ĝenerala Kunveno de la Vroclava Filio de AEP, 11.12.1949) |
| WROCŁAW Ekde la 26-a de aŭgusto 1949 Vroclava Filio de AEP translokigis sian sidejon al la Kulturdomo „Energetyk“ (str. Łowiecka 25). |
|
(el protokolo de estrarkunsido de 12.08.1949) |
|
OSTRAVA Regiona
manifestacia kongreso en Ostrava la 11-12-an de junio. Sabaton vespere okazis
amuza programo, en kiu deklamis kaj kantis anoj de Komenský societo, de la
Klubo Ostrava I, kaj de Ĉs. Junulara Asocio, muzikis mandolinistoj de
Ostrav“ gvidataj de instruisto Lumír Bárt“ ĥore kantis membroj de
spiritista societo Psyché kaj de Samaritana Helpo. La salono de la „Ligna reĝolando“
estis plenplena de ĉ. 200 vizitintoj, inter ili samideaninoj Fragonara el
Svislando. Dimanĉon estis ekstreme forta pluvego, kiu certe maalbone influis
la viziton. Venis al la kunveno en Junulara teatro je la 10 h. ĉ.
180 p., inter ili honora patrono de la kongreso prezidanto de Centra
Nacia Komitato en Ostrava Josef Kotas. Krom el Ostrava ĉeestis esperantistoj
el Kopřivnice, Opav“ Vitkov, Háj, Bohumin, Darkov, Karviná, Stonava. Prof.
Theodor Kilian el Třebíč prelegis pri devizo „Esperanto en lernejojn!“. La
prelego estis tre valor“ la temo estis science pritraktata kaj ;a ĉeestantoj
atente aŭskultis. Urbestro Kotas esprimis sian kontentecon pri kultura
laborado de esperantistoj en Ostrava; ilia celado alportas jam nun utilan
helpon. Anstataŭ ĝardena festo okazis posttagmeze en restoracio Pěgřímek
koncerto de blovorkestro el Karbominejo Hlubin“ dum kiu vizitintoj entuziasme
kun vervo dancis ĝis 22.30 horo. Inter la entuziasmaj dancantinoj estis ankaŭ
la ambaŭ ĉarmaj gastinoj el Svislando, kiuj ne unufoje esprimis sian
kontentecon kun la aranĝoj. Krom aliaj pozitivaj sekvoj de la kongreso meritas esti rimarkigite, ke
ĝi varbis pluajn partoprenantojn por Kursaro en Rožnov. (laŭ raporto de
A. Kubala) HÁJ u Opavy Prelego pri Esperanto la 24.IX. je la 19.30 horo. En la filatelista ekspozicio la 15-23-an de oktobro estis du ŝrankoj dediĉitaj al esperantaĵoj. ─ Al gvida oficisto de la Kleriga Konsilantaro inspektoro Jan Píšala estis la 9.IX. transdonita de nia loka grupo diplomo pri honora membreco en la grupo pro lia subteno de nia laborado. ─ El membroj de la grupo 7 vizitis la kongreson en Liberec, 6 estis sur la monto Čantory“ 1 en kongreso en Bratislava. Depost la 28.IX. la membraj kunvenoj okazas en Kulturni dům (apud Orienta stacidomo) ĉiumerkrede je la 19-21 horo. OSTRAVA-ZÁBŘEH Esperantista Societo Komenský dum sia ekskurso al Sv. Hostýn la 9-an de oktobro haltis en Bystřice p.H. por honorigi la unuan pioniron de la movado Theodor Čejka. |
|
(el „Esperantista“ Decembro 1949, N-ro 10, p. 75, 78) |
| BRUNTÁL Dum konferenco la 14-an de novembro en hotelo Hvězda estis elektita distrikta peranto Josef Pařízek, direktoro de meza lernejo en Rázová. |
|
(el „Esperantista“ Februaro 1950, N-ro 1-2, p. 8) |
| OSTRAVA Fervojista Esperanto-Klubo okazigis jarkunvenon la 15.12.1949. Prezidanto Josef Buček, sekretario Jaroslav Franek. Membronombro 18. Adreso: Ostrav“ hl. nádraží. |
|
(el „Esperantista“ Marto 1950, N-ro 3, p. 23) |
|
1950 |
| OSTRAVA Ĉe E.K. Ostrava I konstituiĝis la 1.01.1950 Junulara Sekcio, kiu kunvenas regule ĉiulunde je la 19-a horo en sukeraĵejo Šikuta (O. Zábřeh, Bělský les). En la jarkunveno la 9.01. estis elektita 13-membra komitato kun prez. Drahomír Kočvar“ sekretario Bř. Konečný, prop. ref. Lad. Kyselý, kasisto Milan Neuwirth. La sekcio havas 47 membrojn. |
|
(el „Esperantista“ Februaro 1950, N-ro 1-2, p. 9) |
| KARVINÁ Kurso en domo de pola mezlernejo komenciĝis la 10-an de januaro. |
|
(el „Esperantista“ Marto 1950, N-ro 3, p. 23) |
| JELENIA GÓRA 30 novaj esperantist(in)oj serĉas diverstemajn gekorespondantojn en tuta mondo. Skribu multnombre al Junulara Esperanto-Grupo ĉe Distrikta Estraro de ZMP (Asocio de Pola Junularo), Jelenia Góra, ul. Antoniego Grabowskiego 3. |
|
(el „Esperantisto Slovaka“ Marto-Aprilo 1950, N-ro 3/4, p. 64) |
| WROCŁAW De la 11-a de marto 1950 Vroclava Filio de AEP translokiĝas al domo de fervojosta sindikato (str. Świerczewskiego 104, nun Piłsudskiego). |
|
(el protokolo de la kvara Ĝenerala Kunveno de la Vroclava Filio de AEP) |
| DOLNÍ SUCHÁ N.E.A. en Dolní Suchá aranĝos esperantan ekspozicion la 25.VI. Bonvolu sendi por tiu celo librojn, broŝurojn, gazetojn, bildkartojn ktp. al adreso: Emil Klimsz“ Dolní Suchá II 30, Těšínsko, ČSR |
|
(el „Esperantista“ Majo 1950, N-ro 5, p. 38) |
|
OSTRAVA Ostrava-regiono. La
26.03. kunvenis en Karviná-Dolý 68 gesamideanoj el 28 lokoj al regiona
laborkunveno. Laŭ raportoj de ĉiuj lokoj la movado ĉie vigle progresas.
D-ro Pawlik pliriĉigis programon de la kunveno per interesa parolado pri
neologismoj en Esperanto. Estis reelektitaj regiona peranto Vladimír Slaný
el Ostrava-Vítkovice kaj 7 distriktaj perantoj. En 4 distriktoj perantoj
mankas. La kursgvidantoj plendis pri manko de lernolibro de Kilian. Post la
kunveno sekvis amuza programo. KARVINÁ Kurson por 20 p. gvidis s-ano A. Odehnal, 8 aliĝis al la loka grupo. OPAVA Kurso en kadro de Popola Akademio komenciĝis en oktobro 1949 kun 19 p., finiĝis kun 9 p., gvidis Antonín Frantl. ─ En marto 1950 estis varbitaj per prelego de Jaroslav Kuzník en novan kurson gvidatan de li mem 12 skoltoj. ─ Estis dissenditaj multaj flugfolioj al la publiko kaj al malnovaj samideanoj, sed la rezulto ne estas kontentiga. Estis fondita junulara fako, gvidata de s-o Křiž kaj s-ino Libosvárová. Kunvenoj vendrede je la 18,30-20 h. en Kulturní dům. ─ Jarkunveno la 26.II. dum ĉeesto de 12 membroj aŭdis detalajn raportojn de sekretario, kasisto kaj prop. referanto kaj elektis prezidanton Oto Erben, sekretarion Antonín Frantl (Veleslavínova 23). Nombro da membroj 23. OSTRAVA Junulara fako de E.K. Ostrava I komencis en marto kurson komenculan por 25 p. gvidatan de Vladimír Slaný laŭ propra metodo, kaj kurson progresintan gvidatan de J. Čermák por 20 p. La membroj de kantrondeto portas apartajn kravatojn kun steloj kaj motivoj el Ostrava. Kunvenoj ĉiuĵaŭde je la 19-a h. en sukeraĵejo Šikut“ Bělský les. ─ Jarkunveno de E.K. Ostrava I la 3-an de majo elektis prez. Zdeněk Raška, sekr. Karel Janouš, kasisto D-ro Rudolf Pawlik. OSTRAVA-ZÁBŘEH Jarkunveno de E-Societo Komenský okazis la 26.o3. dum ĉeesto de 34 membroj kaj 15-membra deklama kaj kanta grupo junulara por honorigi la 358-an datrevenon de Komenský-naskiĝtago. Pri Komenský prelegis lernejestro Rudolf Eliáš, poste sekvis programo de kantoj kaj deklamoj. Post ĝi estis kutima jarkunvena programo. La societo havas 100 membrojn, kiuj partoprenis en 12 regionaj kunvenoj kaj 4 ekskursoj. Estis reelektitaj prez. Alois Kubal“ sekretario Bohumír Vanék (Čermákova 6), lia anstataŭanto Josef Pavlan (Zengrova 135). |
|
(el „Esperantista“ Junio 1950, N-ro 6, p. 43-45) |
|
MONTO
ĈANTORIOTradicia ekskurso sur
monton Ĉantoro estis aranĝita la 18-an de junio, partoprenis ĝin malgraŭ
pluvema vetero preskaŭ 100 gesamideanoj. Kelkaj venis eĉ el tre malproksimaj
lokoj, Olomouc, Lanžhot, Slovakio ktp. Polaj gesamdeanoj ne ricevis permeson
por transiro de limo, do ili sendis salutleterojn kaj poŝtkartojn OSTRAVA-ZÁBŘEH E-Societo Komenský aranĝis la 29.10. en restoracio U Eliášů je la 17-a h. propagandan bendon kun riĉa programo. Prez. Alois Kubala deklamis poemojn: Básník (Hálek), Ho mia kor' (Zamenhof) kaj Husaro (Puškin), Karel Janouš havis ĉeĥan prelegon „Esperanto kaj ĝia estonteco“ J, Filgas: „Mia opinio pri Esperanto“ Junulara Fako el Ostrava prezentis sian programon, multaj gesamideanoj deklamis kaj kantis. La bendo estis inaŭgura aranĝo por kurso en novembro ─ marto. Kurskotizo 50 Kčs. |
|
(el „Esperantista“ Novembro 1950, N-ro 9, p. 69) |
|
WROCŁAW Dziewięć miesięcy
temu Oddział „Odrasilezio“ spróbował swych sił na polu wydawniczym: ukazał
się wtedy po raz pierwszy Biuletyn Wewnętrzny naszego Oddziału. Była to
jednak próba nie całkiem udana. Następne trudności wewnętrzne
organizacyjne jakoś nie sprzyjały dalszemu ukazywaniu się Biuletynu.
Obecnie, czując się bardziej na siłach, Zarząd Oddziału „Odrasilezio“
przystępuje ponownie do wydawania Biultynu Wewnętrznego, któremu dał nazwę „Vroclavano“ „Vroclavano“ chce stać się naszą wewnętrzną gazetką - „laboratorium“ w którym młode talenty esperanckie będą się zaprawiały na przyszłych aktywistów naszego ruchu ─ przez ćwiczenie się w pisaniu artykułów na tematy dowolne, w języku międzynarodowym. Ustalonym od roku zwyczajem zebrania klubowe naszego Oddziału odbywają się w każdą sobotę w godz. 18-21 w świetlicy ZZK przy ul. Świerczewskiego 104 (parter). Zebrania te, ogniskujące życie i pracę naszego Oddziału, odbywają się według następującego programu ramowego: 1. Sprawy organizacyjne. 2. Referat lub czytanka po esperancku i dyskusja 3. Zajęcia rozrywkowe. 4. Lekcja języka esperanto (daŭriga kurso). 5. Pieśni esperanckie. W Oddziale naszym czynna jest Biblioteka Esperancka licząca 64 książki. Oprócz tego Biblioteka posiada również pewną ilość książek nieesperanckich. Wypożyczanie książek odbwa się we wtorki i soboty od godz. 17-tej do 19-tej. Grupa esperantystów wrocławskich, dobrze władających językiem esperanto, zainicjowała powstanie Sekcji Studrondo“ której celem jest pielęgnowanie esperanta i doskonalenie się w jego używaniu. Realizowanie tego założenia odbywa się na zebraniach sekcji przez rozmowy, pogadanki, referaty i odczyty z dyskusją - wyłącznie po esperancku. Sekcja „Studrondo“ będąca częścią składową Wrocławskiego Oddziału Związku Esperantystów powstała 12 września 1950 r. Zebrania Sekcji odbywają się co drugi wtorek. Zebraś takich odbyło się cztery. Wygłoszone zostały 2 odczyty: 1) „La uzado de la artikolo en Esperanto“ - inż. Eugeniusz Misiurewicz 2) „La paperkanono ─ efika armilo de la esperantistaro“ - Jakub Garbar. Piętnaście miesięcy temu ─ 22 września 1949 roku ─ powstała przy naszym Oddziale Sekcja Kolejarzy Esperantystów któr prowadząc szeroką działalność propagandową, obejmuje swym zasięgiem pracowników PKP w obrębie węzła wrocławskiego. Poważnym osiągnięciem Sekcji jest uzyskanie lokalu na siedzibę naszego Oddziału. Zebrania Sekcji odbywają się w czwartki w godzinach 19-20. |
|
(el „Vroclavano“ Decembro 1950, N-ro 1, p. 1, 3, 4, 7, 8) |
| WROCŁAW La subskribintaj membroj de la Vroclava Filio „Odrasilezio“ de la Asocio de Esperantistoj en Pollando decidas fondi sur tereno kaj en la kadro de la Filio „Odrasilezio“ Sekcion nomatan „Studrondo“ kies kunvenoj okazados regule en la sidejop de la Filio, en tago alia ol la fiksita por la klubaj kunvenoj de la Filio, kaj nure en Esperanto. ─ dank' al kio la membroj de la Sekcio havos la eblon flegi kaj plene ĝui la internacian lingvon, kio estas ja necesa kondiĉo por la ekzisto mem de la Esperanto-movado. La fondintoj de la sekcio „Studrondo“: Mieczysław Andersz, Jakób Garbar, Jerzy Jabłonowski, Tadeusz Jarzębowski, Eugeniusz Misiurewicz, Kazimierz Raczko kaj Jerzy Uśpieński. |
|
(el deklaro kaj regularo de la Studrondo) |
|
BOHUMIN E.K. petis la urbon
nomi la aleon ĉe la Esperantomonumento Aleo de D-ro Zamenhof. La antaŭmilita
monumento (anstataŭita jam de nova) estis hazarde retrovita kaj ĝi estos
lokita en alia urbo de la regiono. OSTRAVA I Junulara sekcio gvidas kurson por 20 komencantoj, instruas Milan Neuwirth. Junulan kurson superan gvidas por 12 p. L. Kyselý kaj Drahomír Kočvara laŭ prelegoj de Hromada en Rožnov. Kurson por 12 progresintoj gvidas Vladimír Slaný. OSTRAVA-SLEZSKÁ OSTRAVA Interes-rondeton en meza lernejo Na Zámostí vizitas 20 infanoj 14-jaraj. Instruas Drahomír Kočvara laŭ Kilian-lernolibro de 1.X. OSTRAVA-VÍTKOVICE Kurson por 25 komencantoj en Maŝinfako de Ferfabriko gvidas Arnošt Hojdys laŭ lernolibro Blaha. OSTRAVA-ZÁBŘEH La loka klubo aranĝis la 29.X. esp. ekspozicion (kun multaj raraĵoj) en rest. Eliáš. Kunvenoj samloke ĉiuĵaŭde. |
|
(el „Esperantista“ Decembro 1950, N-ro 10, p. 78) |
|
Aktualigo: septembro 2006 |
|
Kodado / Kodowanie: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: wrzesień 2006 |
Napisz do Worsten |
© Worsten 2004 |