E ŭ r o p o n t o

Interregiona retejo
Witryna międzyregionalna

Laŭtema indekso / Indeks tematyczny:: eo: Esperanta versiocs: Česká verzede: Deutsche Version  • en: English versiones: Versión españolafr: Version françaiseit: Versione italianapl: Wersja polska ua: Українська версія

Kroniko de la Esperanto-movado
Silezio

kompilita de Edward T. Wojtakowski

Parto 2. (1919-1930)

1919

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Ligo de Breslaŭaj Esperanto-Unuiĝoj.  Nove aranĝita kurso estas gvidata de Max Mielert. Ĝi ragule okazas merkrede je la 7-a vespere en la Matio-gimnazio.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1919, N-ro 3 A (267), p.20)

WROCŁAW  BRESLAU  La Ligo de Katolikaj Studentoj „Amoko” alvokas al ĉiunaciaj gestudentoj por kunlaboro ĉe la popola repaciĝo. Esperanto estu la lingvo de la „Mondpacligo”. Esperanto estas enkondukita ĉe la katolika Matiogimnazio kaj ĉe la katolika reallernejo. En la unua 90 lernantoj, en la dua 82 lernantoj.

(el „Esperanto”, Aŭgusto/Septembro 1919, N-ro 228/229 (8/9), p. 14)

WROCŁAW  BRESLAU  Breslau, la 25-an de aŭgusto 1919. Karaj samreligianoj kaj samideanoj! Ni staras ĉe la sopirita celo. En la komenco de oktobro nuna jaro en Breslau, tiu urbo, el kiu de la fino de la 1916 ĉiam ree eliris en la germanajn landojn la voko, revivigi la katolikan Esperanto-movadon, fondi ĉie grupojn kaj kunligi ilin en potenca „Ligo de Germanaj Katolikaj Esperantistoj”, okazos la konstituiga kunsido de tiu Ligo.
   Kore ni invitas vin ĉiujn al tiu, ja konsciaj pri la nuntempe grandaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ pri la granda oferemo loĝanta ĝuste en la esperantistoj kaj iganta ilin ne timi iajn malhelpojn.
... De la frua posttagmezo la 4-an de oktobro membroj de nia „Unueco” koneblaj per la verda stelo, estos en la ĉefa stacidomo en la granda komunikejo sub la horloĝo (ĉefa enirejo) pretaj por akcepto kaj por informoj. Privata loĝejo garantiita de niaj membroj.
   Do, karaj amikoj de Esperanto, antaŭen, Breslau'on, al tiu maljuste tiom ne ŝatata laŭ ĝia valoro „cindrulino” inter la germanujaj urboj, kiu efektive estas pli riĉa ol la ceteraj fieraj fratinoj....
   Kun fidele katolika saluto esperanta. Max Mielert

BYTOM  BEUTHEN  Kurso kun 20 personoj el la unuiĝo de katolikaj junuloj, Fondiĝis „Frateco”, Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj.

(el „Esperanto”, Oktobro 1919, N-ro 230 (10), p. 13)

OPOLE  OPPELN  [En 1919 en Opole esperantiĝis fratoj Fethke: Stephan (* Danzig 1901), Jan (* Oppeln 1903) kaj Edmund (* 1905). La familio Fethke translokiĝis al Bydgoszcz (1921)]
Lerni la ĉeĥan lingvon per helpo de ĉeĥo aŭ ĉeĥino deziras s-ro Edmund Fethke en Oppeln, Ring 11, scianta la polan lingvon, kiun mi laŭdezire instruos rekompence. Mi deziras partopreni en la 13-a UK en Praha (31.07.-6.08.1921).

(el „Espero Katolika”, Marto 1921, N-ro 3, p. 75)

WROCŁAW  BRESLAU  Esperanto-ekspozicio dum septembro; oni aranĝis feston „Esperanto kaj arto”, dum kiu estis prezentitaj Esperantaj kantoj kaj deklamaĵoj per unuarangaj artistoj. Kurso post parolado de Max Mielert antaŭ „Katolika Instruistina Unuiĝo”.

(el „Esperanto”, Novembro 1919, N-ro 231 (11), p. 11)

WROCŁAW  BRESLAU  Fondo de „Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo”. Breslau 4-6.10.1919.  La 4-a de oktobro 1919 alportis por la esperantistoj en Breslau kaj por alrapidintaj el malproksimaj lokoj delegitoj de la ceteraj esperantistaroj en Germanujo la gravajn priparoladojn. La prezidanto de la Katolika Esperanto-Societo „Unueco“ en Breslau, gimnazia instruisto Max Mielert, salutis la venintojn kiel helpantojn al tre grava konstruaĵo. Sur la tagordo estis: statuto, elekto de la Ligo-estraro, celoj de la Ligo, Ligopresorgano ktp. La elekto-rezultoj por la efektiva estraro estis: prezidanto: gimnazia instruisto Max Mielert (Breslau); sekretario: bankoficisto W. Menz (Breslau); kasisto: komercisto Georg Berger (Breslau); plue: s-ro instruisto H. Baumgart (Breslau), prepozito Eduard Becker (Bromberg), s-ro M. Stabler (Schweidnitz). Samtempe estis decidate, ke rilate al estrarelekto la plimulto de elektitoj estu en la sidejo de la Ligo-estraro.

   La 5-a de oktobro komencis per solena Esperanto-grandmeso en la gimnazia preĝejo Sankta Matio. La edifanta solenaĵo, dum kiu lia prepozita moŝto  Eduard Becker (Bydgoszcz) diris predikon tuŝantan la korojn en mirinde klara Esperanto, faris gravan impreson, pligravigitan per la artplena reprodukto de la Schubert-meso „Al kiu min mi turnu” kaj de la komponita de Max Mielert kortuŝanta „Saluton, Maria” kantataj de s-ano Schöber kaj de f-ino Sarnes.

   La festa kunsido okazis je la 11-a en Vincenzhaus. Inter la multnombro de gastoj ĉeestis prof. barono de Kleist (Breslau). La prezidanto Max Mielert malfermis la kunsidon per rigardo supren al nia glora patronino Maria; post tio li priparolis la historian evoluon de Esperanto kaj konvinke prezentis la celon de la katolika Esperanto-movado. Detale li klarigis tiam la celojn de la nova Ligo, el kiuj estu citata ĉi tie nur jena unu: Alproksimigo de katolikoj ĉiulandaj sur la fundamento de d-ro Zamenhof, ilia kunigo en potenca falango kontraŭ senkredemo por akcelo de kulturaj kaj idealaj celadoj ĉiuspecaj sur kristaneca bazo.

   La parolon akceptitan kun forta aplaŭdo sekvis paroloj de la diversaj delegitoj el eksteraj regionoj.

   Beligata estis la solenaĵo per impresega recitado de tradukita en germanan lingvon „La Vojo” de d-ro Zamenhof per f-ino Gulitz kaj la komponaĵo de la prezidanto Max Mielert „Saluton, Maria”, belsone kantata de s-ano Schöber kaj de f-ino Sarnes.

   Komuna tagmanĝo en Schultheiss-trinkejo kunigis la gastojn kaj la membrojn, kiun sekvis sifiĉe etendigita promenado tra Breslau, gvidata de la sekretario bankoficisto W. Menz. Belega brilo de la suno ĉirkaŭfluis la interesajn vidaĵojn de nia urbo kaj instigis ankaŭ la gastojn al senbara admiro.

   Ĉirkaŭ la 6-a en la preĝejo Sankta Matio okazis homilio pri la Katolika Ligo Interpopola, dirata de nia gasto, lia paroĥestra moŝto d-ro Max Josef Metzger el Graz. Liaj vortoj penetritaj de arda amo al la homaro, restos al multaj neforgeseblaj. La tagon finis amuza kunestado en Vincenzhaus, al kies sukceso helpis kanto-prezentadoj de f-ino Sarnes, bonhumoraj skizoj de lia prepozita moŝto Eduard Becker kaj gajaj paroladoj de s-roj H. Baumgart, F. Aust kaj W. Menz.

   Lundon, la 6-an de oktobro, la gastoj vizitis ankoraŭ la ekspozicion „Supra-Sileziaj arto kaj kulturo”, kaj ferma vespero en la Breslaua Katolika Esperanto-Societo „Unueco” estia por ili aranĝata.

(el „Espero Katolika”, Januaro/Februaro 1920. N-ro 1/2, p. 18-24)

WROCŁAW  BRESLAU  Rezulto de la ĉefa kunveno de la Katolika Esperanto-Societo „Unueco” en Breslau la 3-an de novembro 1919 estis gravaj decidoj: la regularo estis komplete ŝanĝita post vigla diskuto laŭ la regularo modela por lokaj grupoj de la Germana Ligo de Katolikaj Esperantistoj. „Unueco” restas loka grupo por GEA. La kotizo po monato estas 1 Mk., la duonjaraj kotizoj por la Ligo kaj por GEA ─ po 50 Pfg. ─ aparte estas pagataj la 1-an de januaro kaj la 1-an de julio. La estraro konsistas el: Max Mielert (prezidanto), f-ino M. Dittrich (sekretariino), Georg Berger (kasisto), s-ro Haase (bibliotekisto). ─ „Unueco” perdis unu el ĝiaj plej fervoraj membroj, la sekretarion f-inon Weber, kiu nun estas sekretariino de „Mondpacaverko Blanka Kruco” en Graz. Ĉiam senlace kaj senĉese ŝi laboris por la unuiĝo, kiu postvokas al ŝi koregan dankon kaj multe da feliĉo por ŝia nova honorplena pozicio. ─ La 10-an de novembro 1919 la datreveno de la fondo de „Unueco” estis festata per deklamoj kaj kantoj gajaj kaj seriozaj.
BYTOM  BEUTHEN  La Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj „Frateco” en Beuthen festis la 60-an datrevenpnm de la naskiĝtago de la mortinta Majstro la 15-an de decembro 1919 per deklamoj (f-inoj Riedel kaj Goralczyk), kantoj kaj esperantlingva festparolado (supera instruisto Walter Knopf).

(el „Espero Katolika”, Aprilo 1920. N-ro 4, p. 85)

1920

WROCŁAW  BRESLAU  Am 9.5. Ausflug nach Trebnitz mit 40 Teilnehmern. Nachmittags Werberede des Hrn. Max Mielert vor 150 Zuhören, von denen sich 40 zu einem neuen Kursus anmeldeten. ─ Die 3 Breslauer E-Gruppen beschlossen, monatlich eine gemeinschaftliche Zusammenkunft zu veranstalten.
[La 9-an de majo ekskurso al Trebnitz kun 40 partoprenantoj. Posttagmeze varbparolado de s-ro Max Mielert antaŭ 150 aŭskultantoj, el kiuj 40 aliĝis al nova kurso. ─ La tri E-grupoj el Breslau decidis organizi komunan renkontiĝon ĉiumonate.]

TRZEBNICA  TREBNITZ  Am 31.5. begann der erste E-Kursus mit 42 Teilnehmern, geleitet von Hr. Georg Habellok, Breslau.
[La 31-an de majo 1920 komenciĝis la unua Esperanto-kurso kun 42 partoprenantoj, gvidata de Georg Habellok el Breslau]

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1920, N-ro 7 (293), p. 89)

MORAVSKÁ OSTRAVA  MÄHRISCH-OSTRAU  En loka komerca akademio propagandis tre vigle Bohumír Matějka. Estis fondita studenta Esperanto-Societo kun 30 anoj.
PŘÍVOZ  ODERFURT  Antaŭ nelonge fondita sekretariejo laboras tre efike. Kiel sekretario funkcias Václav Bohumír Matějka. La gazeto „Duch Času” regule enhavas priesperantajn artikolojn.

(el „Esperanto”, Julio/Aŭgusto 1920, N-ro 239/240 (7/8), p. 12)

WROCŁAW  BRESLAU  Dank' al klopodoj de Siegmund Freund la foirestraro intencas uzi nian lingvon por reklamo.

(el „Esperanto”, Oktobro 1920, N-ro 243 (11), p. 10)

BYTOM  BEUTHEN  En Beuthen tre atentindaj progresoj. S-ro Stonner gvidis kurson, kiun partoprenis 45 gesinjoroj, inter ili 12 geinstruistoj. La grupo „Frateco” havas 17 anojn; ĉiuj abonis „Espero Katolika” por 1921.
STRZELCE OPOLSKIE  GROß STREHLITZ  S-ro E. Szmelczyński, tre fervora 18-jara gimnaziano, gvidis kurson (12 partoprenantoj).

(el „Espero Katolika” Novembro/Decembro 1920, N-ro 11/12, p. 280)

PŘÍVOZ  ODERFURT  Komenciĝis kurso. Franz Benisch el Moravská Ostrava parolis germane pri „Esperanto kaj ĝia celo”. La kurson gvidas Josef Barta, 38 partoprenantoj.

(el „Esperanto”, Decembro 1920, N-ro 244 (12), p. 9)

En 1920 aperis:
─ Romain Rolland: Al la forbuĉataj popoloj. Tradukis Georg Mahn [el Breslau]. Bern: UEA, 1920. 16 p.
─ Georg Mahn [el Breslau]: Esperanto. Einführung in die Welthilfsprache  Esperanto. Für fremdsprachlich Vorgebildete. Selbsverl. [ĉ. 1920], 28 p.
─ Gazeto „Juneco” eldonata en Oppeln ekde julio ĝis sept. 1920, 8p.

1921

OPOLE  OPPELN  „Der Oberschlesier” (La Supra-Sileziano), Oppeln, Bismarckstr. 11, ĉiusemajna gazeto por politiko kaj kulturo, provas alproksimigi en dulingva teritorio, kies dupopolaj partoj malamikege kontraŭstaras unu la alian, prudentajn kaj pli profunde pensantajn homojn al diskutado pri la plej diversaj demandoj de politiko, ekonomio kaj kulturo. La revuo klopodas interrilatigi la konon de la ambaŭflankaj kulturoj kaj forigi tiamaniere disigojn. Ĝi intencas prepari en Orienta Eŭropo la vojon al nova spirito, kiu estonte regu la kunvivadon de la nacioj. Ankaŭ al Esperanto „Der Oberschlesier” turnas sian atenton per publikigo de artikolo de Max Mielert, vicprezidanto de Internacio Katolika. „Der Oberschlesier” intencas publikigi ankaŭ kurson de Esperanto en la germana kaj pola lingvoj.

(el „Espero Katolika”, Februaro 1921, N-ro 2, p. 52)

BYTOM  BEUTHEN  Efika propagando inter gelernantoj. Al samideanoj geinstruistoj mi varme rekomendas la sekvantan senpagan propagandon inter gelernantoj. Ĝi pruviĝis kiel tre efika.
  Iun tagon mi demandis miajn lernantojn, ĉu iu el ili kolektas ilustritajn poŝtkartojn. Preskaŭ ĉiuj ekstaris. Mi tiam demandis, ĉu iu havas jam tiajn el fremdaj landoj. Preskaŭ neniu jesis, „Se vi deziras tiajn, mi povas havigi al vi", mi diris. Jes, ni petas, faru tion, sonis tra la klasoĉambro. „Bone, kopiu tekston, kiun mi nun skribos sur la tabulon.” Jen la teksto esperantlingva:
   „Beuthen (Supra Silezio), la ...-an de .... 1920. Tre estimata sinjoro (sinjorino, fraŭlino)! Vian adreson donis al mi nia instruisto s-ro Knopf, la estro de la ĉi tiea centra oficejo por Esperanto. Mi estas ...-jara lernanto de la supera reallernejo, kies domon vi vidas sur la bildflanko. Miaj gepatroj certe donos al mi permeson, lerni poste ankaŭ Esperanton, se mi povos konvinki ilin pri la jam nun granda disvastiĝo de la internacia lingvo. Tial mi ĝentile petas vin, bonvolu afable sendi al mi ilustritan poŝtkarton el via loko. Kun altestimo via sindona N.N. (adreso).”
   Tiun ĉi tekston ĉiuj lernantoj skribis sur ilustritan karton, kiu montris belan vidaĵon de la impona konstruaĵo de nia supera reallernejo. Mi mem metis sur la kartojn adresojn de esperantistoj en ĉiuj landoj, ŝtampis la bildflankon per verdstela ŝtampilo de nia centra oficejo, kaj la kartoj forflugis en la tutan mondon.
   La lernantoj tre miris, kiam iom post iom alvenis respondoj el ĉiuj eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, eĉ el Hindujo. Kompreneble mi igis ilin, danki pro la afable senditaj kartoj: „Kore mi dankas vin pro via afabla poŝtkarto. Mi nun kun permeso de miaj gepatroj, komencos studon de la bela internacia lingvo. Lernolibreton mi jam aĉetis. Kiam mi estos kapabla por memstrara korespondado, mi denove donos al vi vivosignon. Kore salutas vin via dankema juna amiko. N.N.”
   Tiamaniere mi vekis la plej viglan intereson por Esperanto en la tuta lernejo, ĉar la kartoj ja estis montrataj en ĉiuj klasoj. Tre multaj lernantoj aĉetis lernolibrojn kaj nun ili lernas fervore nian lingvon. Multe da ili el la superaj klasoj ankaŭ partoprenas kurson, kiun mi aranĝis en la lernejo, kun permeso de la direktoro. Al ĉiuj karaj gekolegoj mi do povas rekomendi mian propagandon. Ĝi certe meritas imiton. Walter Knopf

(el „Espero Katolika”, Marto 1921, N-ro 3, p. 74)

WROCŁAW  BRESLAU  Max Mielert, gimnazia instruisto, la prezidanto de „Unueco”, finis kurson kun proksimume 25 partoprenintoj, al kiuj apartenis i.a. ankaŭ la katolika urbo- kaj distrikt-lernej-inspektoro d-ro Hemmerle, tre bone konata per liaj sekse-pedagogiaj verkoj. S-ro Joseph Driessler, rektoro de mezgrada lernejo, aranĝis publikan Esperanto-ekzamenon por 16 lernantoj el la plej supera klaso. Ĉeestis i.a. ankaŭ la urba lernej-konsilisto d-ro Lauterbach, kiu estis promesinta, ke laŭ la sukceso de la ekzameno li eventuale enkondukos Esperanton oficiale en la lernejon de rektoro Driessler. La sukceso superis liajn atendojn. La lernintoj post 60-hora instruado povis uzi la lingvon en vorto kaj kanto, parolis flue en ĉarma „sceno en ĉapelmagazeno”, tradukis tekstojn sufiĉe malfacilajn sen antaŭa preparo ktp. Do, post Pasko Esperanto estas enkondukita kaj instruata dum du horoj en ĉiu semajno en la du plej superaj klasoj de la nomita lernejo.
   Sekvante la proponon de s-ro Mielert la Katolika Instruista Unuiĝo de Breslau aliĝis al IKA kiel ordinara membro, s-ro Alfred Hanuschke, instruisto en mezgrada lernejo, estis elektita kiel reprezentanto de la unuiĝo por IKA-aferoj kaj por la fondota Germanuja land-komitato.
   S-ro Mielert paroladis en Katolika Komercista Unuiĝo en Hirschberg pri la temo: „La mondhelplingva problemo kaj ĝia solvo per Esperanto”. La entuziasmigita aŭdantaro decidis fondi katolika lokan grupon de GKLE kaj tuj komenci Esperanto-kurson, kiun gvidos s-ro Fritsch, kaplano.

(el „Espero Katolika”, Aprilo 1921, N-ro 4, p. 103)

WROCŁAW  BRESLAU  Am 10.12.1921 wurde eine Ortsgruppe des Verbandes junger deutscher Esperantisten gegründet; Zahl der Mitgglieder 23. Vorstand: 1 Vors. Hr. A. Stern, 2. Vors. Hr. A. Hirsemann, Kassf. Hr. G. Habellok, Schrift. Hr. E. Habellok.
[La 10.12.1921 estis fondita loka grupo de Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj kun 23 membroj. Estraro: A. Stern (prezidanto), A. Hirsemann (vicprezidanto), Georg Habellok (kasisto), E. Habellok (sekretario)]

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1922, N-ro 1 (311), p. 11)

En 1921 aperis:
─ Gazeto „Junularo” eldonata en Přívoz, ekde sept. 1921 ĝis 1922, 4 paĝa

1922

OPOLE  OPPELN  Hr. Studienrat Dr. Langer der Vorsitzende der Gruppe, leitet einen gut besuchten Kursus für Postbeamte. ─ Am Gymnasium ist eine Schülergruppe gegründet worden.
[Studokonsilisto d-ro Langer, prezidanto de la Grupo gvidas bone vizitatan kurson por poŝtoficistoj. ─ En gimnazio oni fondis Esperanto-grupon por lernantoj]

STRZEGOM  STRIEGAU  Am 15.12.1921 Zamenhof feier. Hr. Karl Kliem sprach über Leben und Person Dr. Zamenhofs. Hierauf Gründung der Gruppe mit 15 Mitgliedern unter Anschluß an den D.E.B. Vorstand: Vors. Hr. Karl Kliem, Kassf. Hr. Krug, Schriftf. Frl. Delor. Gruppenheim: Lux' Hotel, Wilhelmstr. 1. Zusammenkunft jeden 2. Donnerstag des Monats. 2 Anfänger-Lehrgänge und einer für sprachlich Vorgebildete.
[La 15.12.1921 okazis Zamenhofa solenaĵo. Karl Kliem parolis pri vivo kaj persono de d-ro Zamenhof. Post la solenaĵo oni fondis Esperanto-Grupon kun 15 membroj, kiu aliĝis al GEA. Estraro: Karl Kliem (prezidanto), Krug (kasisto), f-ino Delor (sekretariino). Kunvenejo: Lux' Hotel, Wilhelmstr, 1. Renkontoj ĉiun duan ĵaŭdon de monato, Du kursoj por komencantoj kaj unu por progresintoj]

WAŁBRZYCH  WALDENBURG  E-Verein „Verda Stelo”. Der eifrigen Arbeit des Einzelmitgliedes des D.E.B. Frau Frieda Schönfeld ist es gelungen, am 18.10.1921 eine Gruppe unter dem Namen „Esperanto-Verein Verda Stelo” mit 25 Mitgliedern zu gründen. 1 Vors. Hr. Schmidt, 2. Vors. Hr. Sprachlehrer Kühler, Kassf.  Hr. Rammin, Schriftf. Frau Schönfeld.
[Esperanto-Asocio „Verda Stelo“. Dank' al fervora laboro de izolita GEA-membrino Frieda Schönfeld oni sukcesis fondi la 18.10.1921 novan grupon sub la nomo “Esperanto-Asocio Verda Stelo“ kun 25 membroj. Prezidanto: s-ro Schmidt, vicprezidanto: lingvoinstruisto Kühler, kasisto s-ro Ramin, sekretariino: Frieda Schönfeld]

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1922, N-ro 1, p. 13

WROCŁAW  BRESLAU  Oni fondis Silezian Esperanto-Ligon (SILEO) Schlesicher Esperanto-Verband. Unu el kunfondintoj estis Karl Kliem el Striegau.
KARVINÁ  Pola Socialista Partio aranĝas oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Karviná, Orlová, Stonava, Horna-Suchá kaj Třinec.

(el „Esperanto”, Aprilo 1922, N-ro 260 (4), p. 10)

WROCŁAW  BRESLAU  11-a Germana kongreso en Breslau 3-6. junio. La 3-an okazis ekzamenoj de la germana respublika Esperanto-Instituto sub gvidado de profesoro Johannes Dietterle. Jam ĉe la interkonatiĝa vespero je la sama tago kolektiĝis multaj samideanoj kies nombro superis 500. La 4-an de junio d-ro Albert Steche malfermis la kongreson per resuma parolado pri la stato de la movado en Germanujo; poste urbestro d-ro Wagner salutis la kongreson en la nomo de la urbo. Dum la laborkunsidoj oni reguligis la interrilatojn de GEA al la junulaj asocioj, oni pridiskutigis la novajn statutojn kaj decidis, ke la ĉefa centro por la propagando, loka aŭ provinca depost nun estu ne la estraro de GEA, sed la regionaj ligoj kiel ekzemple la „Revelo” (Rheinlanda, Vestfala Ligo), Nordalbinga kaj la nove fondita Silezia Ligo.
   La plezura parto estis riĉenhava, speciale lundon oni aŭdis nur kantojn kaj teatraĵojn de sileziaj poetoj parte en la provinca dialekto. La vizito de la grandega jarcenthalo kun aŭskultado al la ludo de la plej granda orgeno de la mondo, multe impresis ĉiujn ĉeestantojn.                       S. Freund

(el „Esperanto”, Julio-Aŭgusto 1922, N-ro 260 (7-8), p. 15)

WROCŁAW  BRESLAU  La 11-a Germana Esperanto-Kongreso tie ĉi okazinta 4-7.06.1922, bone sukcesis ĉiuflanke. Dimanĉon matene je 8 h. estis solena Diservo en St. Vincenzpreĝejo. La meson legis eklezia konsilanto pastro Eduard Becker kaj d-ro Hotzelt predikis. La oficiala malfermo estis je 10 h. La prezidanto d-ro Albert Stache faris la salutparoladon ktp. La urbestro salutis oficiale nome de la urbo. Plue salutis pastro Becker nome de IKUE kaj ─ kio estas precipe grave ─ de Lia Kardinala Moŝto la Episkopo de Breslau Adolf Bertram. Okazis diversaj fakkunsidoj, i.a. de la katolikoj.

(el „Esperanto Tiumfonta”, Junio 1922, N-ro 88)

WROCŁAW  BRESLAU  Germana Katolika Ligo Esperantista. Faka kunveno de la katolikaj esperantistoj dum la 11-a Germana Esperanto-Kongreso en Breslau.  Komence de la de eklezia konsilanto Eduard Becker (Breslau) gvidata kunveno oni konstatis, ke la katolikaj esperantistoj havas la devon en aparta organizacio kolekti anojn de Esperanto el la katolikaj rondoj. Poste oni restarigis la malnovan Germanan Ligon de IKUE, kiu ─ restarigita post la milito ─ dum la konflikto de la pasinta jaro estis malaperinta. Kiel prezidanto oni elektis eklezian konsilanton Eduard Becker, vicprezidanto s-inon Elli Baumgart (Dresden), sekretario d-ron Hotzelt (Bamberg). Ĉiu ano mendas „Espero Katolika”, oni nur postulos laŭvolajn kotizaĵojn. Postkiam estis priparolitaj kelkaj deziresprimoj al la 7-a Katolika Esperanto-Kongreso en Nymegen (aŭgusto 1922), eklezia konsilanto Becker fermis la bone sukcesintan kunvenon.

(el „Espero Katolika“, Junio 1922, N-ro 129, p. 256)

[Fondita oktobre 1919 Ligo de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo kun la estraro en Breslau strikte kunlaboris kun Internacio Katolika (Ika) kun sidejo en Graz. Novaj agadmanieroj de „Ika“-prezidanto d-ro Max Josef Metzger ne plaĉis al parto de antaŭaj IKUE-anoj, kiuj restarigis fine 1921 la antaŭmilitan IKUE kun sidejo en Nederlando. Eke tiam agis du sendependaj reciproke sin kontraŭbatalantaj internaciaj organizaĵoj de katolika esperantistoj. En tiu situacio la estraro de GKLE en Breslau ĉesis agi]
   „Ika” estas starigita. El preskaŭ ĉiuj landoj oni sciigas pri komenco de praktika laboro. La akcepto de nia movado estas la sama en ĉiu lando. Katolikoj rigardantaj antaŭen salutas entuziasme la ideon, promesas energian kunlaboron; aliaj ŝanceliĝas atendante, kion faros la ceteraj; malmultaj katolikoj principe kontraŭdiras.

(el „Espero Katolika”, Februaro 1921, N-ro 2, p. 27)

En 1922 aperis:
─ Gazeto „Breslauer Kongress-Nachrichten” [11. Germana Esperanto-Kongreso] eldonata en Breslau en junio 1922. 29 p.

1923

JESENIK  FREIWALDAU  La nove fondita grupo bone laboras. Kunveno en privata domo de l'estrino ĉiuvendrede vespere.
KRNOV  JÄGERNDORF  La 15-an de februaro Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. Kurso komenciĝos. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.
OPAWA  TROPPAU  Okazis la ĉefkunveno de la Germana Unuiĝo. Kurso por komencantoj sukcese finiĝis.

(el „Esperanto”, Majo 1923, N-ro 273 (5), p. 12-13)

KRNOV  JÄGERNDORF  Okaze de kursfina festo la kursanoj prezentis „Duonsurda”, duaktan komedion de Roksano. Kurson por laboristoj gvidas s-ro Zajic en la burĝa lernejo.
MORAVSKÁ OSTRAVA-PŘÍVOZ  MÄHRISCH-OSTRAU-ODERFURT  Dum kursfina festo paroladis la kursgvidanto Franz Benisch pri la esenco de esperantismo. Li nun gvidas perfektigan kurson.
ZLATÉ HORY  ZUCKMANTEL  Komenciĝis kurso kun 20 lernantoj, gvidata de s-ro Schuster. Parolado de profesoro Murath pri „Esperanto kaj mondhelplingva problemo”.
WROCŁAW  BRESLAU  Fondiĝis Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj, kiu petas sendon de libroj kaj gazetoj (al s-ro Georg Habellok, Schleiermacherstr. 19, Breslau).

(el „Esperanto”, Julio 1923, N-ro 275 (7), p. 11-12)

OPAVA  TROPPAU  Nova grupo fondiĝis en Opava, prezidanto poŝta direktoro Horбk, sekretario Otava, konsistanta precipe el poŝtistoj kaj fervojistoj.
   II-a Konferenco de Silezio kaj Norda Moravio la 7 oktobro en Opava. Partoprenis 35 personoj el 15 lokoj. Raportis Rudolf Hromada, ĝen. sekr. de ĈAE kaj reprezentantoj de regionaj urboj.

(el „Esperanto”, Decembro 1923, N-ro 280 (12), p. 11)

En 1923 aperis:
Georg Habellok [el Breslau]: Eisenbahn-Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Breslau: propra, 1923, 49 p.

1924

WROCŁAW  BRESLAU  unua esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau 16.06.1924. [lasta ĉ. 1933]

(fonto: „Das Esperanto ein Kulturfaktor”, Band 8, Berlin 1928, p. 118)

GÖRLITZ  Kurson por geinstruistoj komencis 21.11.1924 supera studkons. Alb. Dettloff (18 partoprenantoj).
JELENIA GÓRA HIRSCHBERG  La 5.11.1924 parolis Karl Kliem el Striegau, pri „Esperanto kaj la nuna tempo”, la 12.11. pri „La disvolviĝo de la mondlingvo”. La 19.11. kurso kun 14 partoprenantoj.
KAMIENNA GÓRA  LANDESHUT  Nova ejo por kunvenoj en restoracio „Riebl” Freynung. Ĉiumarde vesperparolado, ĵaŭde kurso por komencantoj.
ŻARÓW-ŁAŻANY  SAARAU-LAASAN  La ĉi-loka rondo aranĝis 28.09.1924 amikan kunvenon. Karl Kliem el Striegau faris paroladon. Gesamideanoj el Freiburg kaj Striegau ludis teatraĵon „Eile mit Weile”. 2 kursoj, 23 partoprenantoj, gvidantoj s-roj Schiller kaj Rother.
ŚWIEBODZICE  FREIBURG  Loka Grupo de GEA. La 11. kaj 12.10.1924 unua fondiĝfesto. Propaganda teatraĵo „Eile mit Weile”, verkita de Karl Kliem, Striegau. Ekspozicio kaj parolado. 2 novaj kursoj kun 18 partoprenantoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En la liceo de Ursulino-monaĥinejo Esperanto estas enkondukita kiel nedeviga instrufako. 18 lernantinoj estas instruataj de la direktorino mater Augustina. Prof. L. Huebner instruas 10 monaĥinojn.
STRZEGOM  STRIEGAU  Loka Grupo de GEA. La 4.10. festo de 12-jara ekzistado de la grupo. Teatraĵo „Eile mit Weile”. Rektoro Teubner parolis pri „Esperanto kaj novstarigo de Germanujo“. La 15.11 kurso, 9 partoprenantoj, gvidanto s-ro Karl Kliem.

(el „Germana Esperantisto“, Januaro 1925, N-ro 1 (347), p. 14, 15)

1925

BIELSKO  BIELITZ  Oficiala akcepto de Esperanto per politika partio. La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendas al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokas eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj. Kurso de 25 partoprenantoj jam komenciĝis en Bielsko.
GÖRLITZ  Supera studkonsilisto prof. Tettloff gvidas kurson en la supera reallernejo. S-ro Ripke gvidas kurson de 40 lernantoj en libertendenca lernejo.

(el „Esperanto“, Januaro 1925, N-ro 293 (1), p. 9, 10)

KATOWICE  KATTOWITZ  Asocio de Esperanto-Amikoj malfermis kurson kun 24 partoprenantoj. Kursgvidanto Jan Tichawski.
WROCŁAW  BRESLAU  En la meza lernejo rektoro Joseph Driessler kaj du instruistoj instruas Esperanton en la superaj klasoj. Lastjare antaŭ Pasko 24 lernintoj faris la ekzamenon pri kapableco. Krom tio s-ro Driessler instruis kvar geinstruistojn. Ili faris lastsomere la ekzamenon pri scienca pedagogia kapableco.
WROCŁAW  BRESLAU  Post finiĝo de la radio-kurso por komencantoj daŭradas kurso por pliperfektigo, dank' al unuigitaj klopodoj de Eklezia Konsil. prof. Ed. Becker, rektoro Joseph Driessler kaj instruistino Margarete Polier.

(el „Esperanto”, Februaro 1925, N-ro 294 (2), p. 11, 12, 13)

SOSNOWIEC  Fondiĝis klubo kaj rondo esperantista. La klubo en kurso instruas 25 anojn.

(el „Esperanto”, Marto 1925, N-ro 295 (3), p. 9)

WROCŁAW  BRESLAU  Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj  sciigas, ke ĝi nun estas restarigata per klopodoj de la nova komitato. Adreso: Kurt Bujakowski, Gabitzstrasse 166, Breslau 18.
WROCŁAW  BRESLAU  Esperanto-prezentado kaj kostumfesto por 140 personoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Kursoj post parolado de deputito Arthur Pankratz el Bydgoszcz.

(el „Esperanto“, Aprilo 1925, N-ro 296 (4), p. 11, 12, 13)

BYTOM  BEUTHEN  La lernantoj de mezaj kaj superaj klasoj de la superaj lernejoj povas partopreni senpagan Esperanto-kurson.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Kurso finiĝis kun 17 partoprenintoj. Gvidanto Georg Sieche. Aliĝis al la grupo 15. Nun la grupo havas 20 membrojn. La 24-an de aprilo salutvespero por la novaj membroj.
SOBIESZÓW  HERMSDORF  Kurso kun 30 partoprenantoj. Gvidanto Georg Sieche el Hirschberg.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Juli 1925)

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Karl Kliem el Striegau parolis 11-an de julio en grupa hejmo pri Magdeburg. La 12-n de julio ekskurso al Himmelreich.
SOBIESZÓW  HERMSDORF  La 20-an de junio s-ro Liebich el Leipzig parolis antaŭ Hermsdorfaj kursanoj germanlingve pri „Ĉu ni bezonas mondhelplingvon.

WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischer Esperanto-Verband. Geschäftsstelle: Breslau, Schleiermacherstr. 19.
1. Ortsgruppe Beuthen (Vors. Walter Knopf) beging am 30. Juni ihr 6. Stiftungsfest.
2. Ortsgruppe Saarau veranstaltet am 5. Juli einen Ausflug nach der Buschmühle bei Königszell. Ankunft in Königszell 10.08 Uhr vorm.
3. Nächste Sileo-Tagung findet voraussichtlich in Neiße statt. Zeitpunkt wird noch bekanntgegeben.

LEUTERSDORF (Oberlausitz ?)  La 12-an de julio okazis Amika Kunveno de saksaj, bohemaj kaj sileziaj grupoj en „Lohses Gasthof“.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, August-September 1925)

WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischer Esperanto-Verband
1. Herbsttagung. Sie fand am 13. September in Neiße statt, verbunden mit einer Ausstellung, Führung durch die Stadt. Am Nachmittag Taggung: 1. Begrüßung. 2. Bericht des UEA-Delegierten von Breslau, Herrn Siegmund Freund, über den 17. Weltkongreß. 3. Vortrag des Frl. Margarete Polier, Breslau über „Esperanto und Kaufmannschaft“. 4. Allgemeine Sileo-Angelegenheiten. 5. Gemütliches Beisammensein.
2. Die Schlesische Funkstunde, Breslau richtet für ihre Funkfreunde ein Lesezimmer ein und hat für diesen Zweck auch Esperanto-Zeitschriften erbeten. ─ Die Darbietungen „10 Minuten Esperanto” sind in Kopenhagen, St. Gallen und Budapest gehört worden.                   Georg Habellok

WROCŁAW  BRESLAU  Profesia deklamistino s-ino Lotte Schwarz, disaŭdigis en „Schlesische Funkstunde” la 12-an de aŭgusto, fabelojn de Anderssen laŭ la konataj tradukoj.
RACIBÓRZ  RATIBOR  En Unuiĝo de Katolikaj Junuloj Klemens Wieczorek parolis la 9-an de aŭgusto, komisie de laborunuiĝo por popolklerigo pri Esperanto kiel organizilo por la katolika gejunularo. La Laborunuiĝo por Popolklerigo komencis kurson. Gvidanto: Klemens Wieczorek.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Oktobro 1925)

GLIWICE  GLEIWITZ  unua relajsado de ĉiusemajnaj Esperantaj radiaj disaŭdigoj el Breslau 18.11.1925. [lasta ĉ. 1933]

(fonto: „Das Esperanto ein Kulturfaktor”, Band 8, Berlin 1928, p. 119)

BIELSKO  BIELITZ  „Deutsche Zeitung” 12.11.1925 enhavas artikolon tradukitan el „Heroldo”.

(el „Heroldo de Esperanto”, Novembro 1925, N-ro 90 (318), p. 4)

WROCŁAW  BRESLAU  Schlesischeer E-Verband
1. Herbstpropaganda. Für die Propaganda haben wir ein Plakat „Wie stellt sich die deutsche Regierung zu Esperanto?“ herstellen lassen. Freier Raum für Ankündigungen, in Neiße praktisch gut bewährt.
2. Herbsttagung in Neiße am 13.09. von 47 Gesinnungsfreunden aus 15 Orten besucht, gut besuchte Ausstellung.
3. Gesellschaftsfahrt zum Münchener Kongreß geplant.

STRZEGOM  STRIEGAU La grupo eldonis gvidfolion pri la urbo entenanta ĉiujn sciindaĵojn.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Novembro 1925)

WROCŁAW  BRESLAU  Zamenhofa soleno en Radiostacio Breslau.  Merkredon, la 16-an de decembro 1925, je 20,30 h (MET) per ondo 418 (interstacio Gleiwitz, ondo 251) okazos Zamenhofa soleno je memoro de naskiĝo de l'aŭtoro de la lingvo internacia Esperanto. 
                  Programo
1. Esperanto-marŝo  (Maier}
2. Prologo (verk. Wolfson, recit. Lotte Schwarz)
3. Festparolado  (Siegmund Freund)
4. Kantoj  (Karl Brauner)
    a) Recitativo kaj ario el opero Xerxes  (Händel
    b) Tom, la rimulo  (Löwe)
5. Recitado  (Lotte Schwarz)
    a) Monologo kaj kanto de parcoj el Ifigenio  (Goethe)
    b) Mia penso  (Zamenhof)
    c) Siberia lulkanto  (Baghy)
6. Vivu Esperanto, marŝo  (Menzel)
7. Recitado  (Lotte Schwarz)
    a) Du Sake-vendistoj  (Tokuchi Kodo)
    b) Dramo en forno  (Bela Manto)
    c) Helpo  (Fes)
8. Kantoj  (Karl Brauner)
    a) Vi estas kiel floro  (Liszt)
    b) Amfidelo  (Brahms)
    c) Soleco  (Wolf)
    d) Amsoleno  (Weingärtner)
    e) La Espero  (Mйnil)
9. Esperanto-himno (Radio-orkestro)
   Ĉiuj aŭskultantoj estas petataj, sendi poŝtkarton pri la aŭdo-rezulto al „Schlesische Funkstunde”, Breslau 13, Hohenzollernstr. 93.

(el „Heroldo de Esperanto“, Novembro 1925, N-ro 91 (319), p. 3)

RACIBÓRZ  RATIBOR  Klemens Wieczorek gvidas kurson en la „Laborkomuneco por Popolklerigo“.

(el „Esperanto“, Decembro 1925, N-ro 275 (12), p. 14-15)

KATOWICE    KATTOWITZ  La reprezentantoj de Fervojista Asocio (9000 membroj) akceptis rezolucion, subsignitan de la prez. Ścierski kaj Furgol, rekomendante al ĉiuj membroj lernadon de Esperanto. Samtempe oni sendis petskribon al pola registaro, enkonduki Esperanton en la lernejojn de Polujo. Similan rezolucion akceptis la oficistoj de la „Imposta Societo Supra-Silezio” kaj la poŝt-telegraf- kaj telefonoficistoj en regiono de Silezio.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1925, N-ro 94 (322), p. 4)

RACIBÓRZ  RATIBOR  Klemens Wieczorek parolis la 1-an de novembro en katolika junulunuiĝo „St. Nikolaus” pri Esperanto kaj komencis samtempe novan kurson.

(el „Mitteilungen des Deutschen Esperanto-Bundes, Decembro 1925)

KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  17.12. aranĝis „Asocio de Esperanto-Amikoj” de Katowice kune kun „Rondo Esperantista” el Królewska Huta Zamenhofvesperon. Ĉeestis pli ol 60 personoj. Paroladoj, kantoj kaj deklamoj beligis la feston. La sukceso estis granda.
SOSNOWIEC  Estas aranĝita kurso por 79 geinstruistoj. Okazis prelego de Bolesław Czechowski pri la temo „Esperanto kaj lernejaj helpiloj”.

(el „Heroldo de Esperanto”, Januaro 1926, N-ro 1-2 (329-330), p. 8)

1926

SOSNOWIEC  Ĉe fabriko „Huta Milowice” oficistoj aranĝis kurson kun 8 partoprenantoj. Instruas Stefan Kwasek. Ĵurnalo de socialistoj enhavas propagandajn artikolojn por Esperanto. En policista lernejo komenciĝis kurso kun 65 personoj.

(el „Heroldo de Esperanto”, Januaro 1926, N-ro 7-8 (335-336), p. 8)

BĘDZIN  Agadas s-ro Rosen celante fondi grupon.
SOSNOWIEC  Matenfesto en urba teatro de Esperanto-grupo de la Scienca Asocio TUR, dum estis ekzamenitaj kursanoj, el kiuj sep sukcesis. Alparolo de la delegito de UEA s-ro Sosnowski „Estimo por laboro en verko de Zamenhof”.

(el „Esperanto”, Oktobro 1926, N-ro 314 (10), p. 17)

KRNOV  JÄGERNDORF  Kurso kun 26 lernantoj. Parolado de s-ro Niŝimura.

(el „Esperanto”, Novembro/Decembro 1926, N-ro 315/316 (11/12), p. 14)

1927

BĘDZIN   Parolado de d-ro Leopold Dreher el Kraków.
TĚŠÍN  TESCHEN  En Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.

(el „Esperanto”, Januaro 1927, N-ro 317 (1), p. 16)

KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  „Rondo Esperantista” aranĝis la 29-an de januaro dancvesperon en „Dom Polski”; partoprenis 120 personoj. Nova kurso por komencantoj komenciĝis la 1-an de februaro, gvidata de Emil Kołodziej. La por gejunuloj komencita kurso pligrandiĝis ĝis 48 personoj, gvid. Konstanty Czaja. La 2-an de marto okazis jarkunveno de Rondo Esperantista, en kiu estis elektitaj al estraro s-roj: Emil Kołodziej ─ prezidanto, Gerlich ─ vicprezidanto, Eugeniusz Kędzior kaj Głowacki ─ sekretarioj, W. Stanek kaj Plona ─ kasistoj, Konstanty Czaja ─ bibliotekisto.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1927, N-ro 2, p. 29)

KATOWICE/ĈANTORIO  KATTOWITZ  La 23-an de aprilo dissendis la societo „Esperanto-Amikoj” cirkuleron pri la ekskurso al Ĉantorio, aranĝotan de ĉeĥoslovakaj samideanoj la 8-an de majo. Anoncis sin al partopreno 11 gesamideanoj el Sosnowiec kaj 11 membroj de la societo. La ekskurson partoprenis entute 111 personoj diversnaciaj: ĉeĥoj, germanoj, hungaroj, poloj kaj slovakoj; malgranda kongreseto ĝuis la rave belan tagon, la unuan en tiu ĉi printempo. Sur Ĉantorio la 8-an de majo je la unua posttagmeze malfermis la laborkunsidon de UEA-delegitaro s-ano Ludwik Krysta. Per koraj vortoj li salutis la ĉeestantojn kaj raportis pri la progresoj dum la tempo depost la lasta kunsido. Jan Liberda donis ĝeneralan raporton pri la laboroj de „Paska konferenco” en Praha. Post admono je plua senlaca laborado s-ano Ludwik Krysta dankis la partoprenantojn kaj esprimis la deziron, ke post la Universala Kongreso en Danzig ni aranĝu ekskurson al la Beskidoj, eble al Stojek, kaj invitu la gesamideanojn el Ĉeĥoslovakujo. Fermo de la laborkunsido je 3-a horo posttagmeze, poste komuna fotografado kaj amuza parto. Je la 4-a ni devis malsupreniri, la ĉeĥoslovakaj samideanoj iris al Bystrzice kaj ni poloj al Ustroń. La ekskurso faris je la publiko tre favoran impreson kaj estis bona propagandilo.

(el „Pola Esperantisto”, Majo 1927, N-ro 5, p. 78)

BYSTRZYCA KŁODZKA  HABELSCHWERDT  Kongresvojaĝo al Danzig. Silezianoj intencas vojaĝi al Danzig tra Polujo. La saman vagonaron povos uzi ankaŭ aŭstroj kaj ĉeĥoslovakianoj. Informoj de Karl Kliem, Habelschwerdt, Silezio.

(el „Verda Stelo”, Junio 1927, N-ro 6, p. 1)

ROŹDZIEŃ-SZOPIENICE  ROSDZIN-SCHOPPINITZ  La grupo „Espero” aranĝis la 10.04. publikan paroladon pri la temo „Kio estas Esperanto”, Referatis d-ro H. Broder el Katowice. Ĉe la jarkunveno estis elektitaj kiel estraranoj: s-ro Urbańczyk ─ prezidanto, s-ro Zioło ─ kasisto. Ĉe la lasta kunveno estis ŝanĝita la nomo de la grupo, kiu de nun nomiĝas: Roździeń-Szopienice anstataŭ Roździeń.
ZAGŁĘBIE DĄBROWSKIE  Dum Pentekosto malgraŭ pluvo tre bone sukcesis ekskurso al Ojców aranĝita de la verdaj TUR-anoj de la filioj Sosnowiec kaj Będzin. La propaganda influo estis kontentiga. Kantoj kaj insista babilado allogis al Esperanto-lernado TUR-filiojn en Olkusz kaj Czeladź. Multaj flugfolioj estis disĵetitaj tra la tuta „Pola Svisujo”. Krom tio la grupoj de Dąbrowa kaj Sosnowiec aranĝis kontentigan erkskurson al Piekło. Muziko, kantoj kaj danco agrabligis la momentojn de l'ekskurso.

(el „Pola Esperantisto”, Junio 1927, N-ro 6, p. 94)

KATOWICE  KATTOWITZ  La 11.06. okazis en la ĉambrego de Grand Restaurant la unua distriktkonferenco de PED. Ĉeestis el Krakovo estraranoj de PED: d-ro Leopold Dreher kaj Józef Alfus. Reprezentitaj estis ok grupoj. La konferencon malfermis s-ro Jan Tichawski, ano de E.K. de PED salutante la ĉeestantojn. En la distriktestraron estas elektitaj jenaj personoj: prezidanto ─ Emil Kołodziej, vicprezidanto ─ d-ro H. Broder, sekretario ─ s-ro J. Kaleta.
DĄBROWA GÓRNICZA  Por solenigi la jarfinon de Esperanto-lernado en la Urba Vespera Lernejo oni aranĝis la 29-an de junio ekspozicion, dum kiu parolis Bolesław Czechowski pri „Signifo de Esperanto en lernejoj”. Preleganto komunikis, ke dum tiu ĉi jaro 28 gelernantoj de U.V.L. ricevis 348 korespondaĵojn ─ ofte tre seriozajn ─ el la tuta mondo. Ekspziciaĵoj, kiel poŝtkartoj ilustritaj, gazetoj. libroj ktp. estas akiritaj pere de esperanta korespondado. Post prelego deklamis lernanto s-ro Górecki ─ „Mi malĝojas Sinjoro”, f-ino  Stupowska ─ „Preĝo sub la verda standardo” kaj f-ino Wajsbekierówna ─ „Printempo venis”. Feston finis himno ludita de s-ro H. Kaulich.
SOSNOWIEC  Fondiĝis ĉi-tie Esperanto-Delegitaro de Sosnowiec konsistanta de delegitoj de Grupoj UEA, TUR kaj MUL. Tasko de tiu ĉi delegitaro estas zorgo pri ĝenerala progreso de la lingvo en urbo, prezentado esperantistara, ordigo de la bibliotekoj, informi pri movado la tutan socion kaj gazetaron, aranĝo de prelegoj ktp. EDS jam havis kunsidon kaj komencis laboron.
   La 19-an de junio okazis en „Lasek Sosnowiecki” renkonto esperantista de tuta urbo. Prelegis Bolesław Czechowski laŭ temo „Kiel ne forgesi nian lingvon”. La plano de la prelego estis disdonita flugfolie.
   En urba lernejo MUL ekzamenon plenumis 8 gelernantoj. Laŭ subteno de la magistrato unu lernanto veturos al la 19-a UK en Gdańsk, En TUR 3-monatan kurson finis 6 gelernantoj.
   En ĉiuj neesperantistaj ekskursoj partoprenas samideanoj propagandante la lingvon per kantoj kaj laŭtaj esperantaj interparoloj.

(el „Pola Esperantisto”, Julio 1927, N-ro 7, p. 108, 109)

BĘDZIN  Oni organizis Esperantan Rondon kaj elektis sinjorojn Sercarz, kiel prezidanton, vicprezidanton Kozłowski kaj sekretarion Rozen. Estas organizita kurso, al kiu apartenas 70 anoj. La estraro organizis prelegon kaj propagandvesperon por la librofesto.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1927, N-ro 12, p. 184)

1928

BYSTRZYCA KŁODZKA  HABELSCHWERDT  F-ino Frieda Boettcher gvidas kurson kun 7 p.

(el „Esperanto”, Januaro 1928, N-ro 329 (1), p. 14)

WROCŁAW  BRESLAU  Radio Breslau (322.6 m - 4.0 kW) Friday 9.15 p.m. [vendrede 21.15], Esperanto Ten Minutes (f-ino Margarete Polier)
[ekde junio]: Saturday, 6.20 p.m. [sabate 18.20], Esperanto Lesson (s-ro  Hans Joachim Plehn)
ekde aŭgusto: Saturday, 5.20 p.m., 10 minutes. Talks on Silesia and its literature, commencing 28.07.1928
GLIWICE  GLEIWITZ  Radio Gleiwitz (250 m) Relays Breslau Friday 9.15 p.m.
[ekde junio]: Radio Gleiwitz (329.7 m - 6 kW) Relays Breslau, Saturday, 5.20 p.m.

(el „International Language”, Januaro ĝis Decembro 1928)

KATOWICE  KATTOWITZ  En la Societo de Esperanto-Amikoj okazis la 15.02. kj. ĝenerala kunveno. Oni elektis novan estraron: s-ano F. Faruga prezidanto, R. Zup vicprezidanto, M. Kloss sekretario, W. Sołtysek kasisto, Fr. Kania bibliotekisto, Jan Tichawski kaj J. Strzelecki konsilantoj. En tiu-ĉi vespero ĉeestis kiel gasto s-ano inĝ. M. Giuroff el Bulgarujo, kiu vojaĝas jam de la jaro 1923 tra la tuta mondo, plejparte piede. Li faris prelegon pri sia ĝisnuna vojaĝo kaj la impresoj en la tramigritaj landoj. Kun aplaŭdo aŭskultis la ĉeestantoj tiun interesan paroladon.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 19-an de majo kj. faris d-ro H. Broder propagandan paroladon dum monata kunveno de Związek Halerczyków. La 21.02. kj. vizitis la grupon s-ano inĝ. Giuroff el Bulgarujo. La 6.2. kj.  komenciĝis esp. kurso por komencantoj en lernejo XII; gvidas s-ro Emil Kołodziej.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Rondo Esperantista: monatkunvenoj ĉiun unuan ĵaŭdon en la monato en Dom Polski, ul. Wolnoŝci 64 je la 8 vesp.; ĉiujn aliajn ĵaŭdojn en lernejo XII ĉambro 12, ul. Katowicka ekzercvesperoj por gejunuloj je la 6-72 vesp., por membroj je 72-92 vesp.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1928, N-ro 3, p. 46, 47, III)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Grupo „Unueco”. Laborkunveno okazos estonte nur unu fojon dum kvaronjaro en aparta ĉambro de „Vinzenz-Haus”. Speciala kunveno okazos la unuan merkredon ĉiumonate en „Vinzenz-Pfarr-Haus”, Altbüßerstr. 34 je la 20-a.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Loka Grupo. En la ĉefkunveno estis elektitaj: Prezidanto s-ro M. Stabler, vicprezidanto s-ro Krause, sekretariino f-ino Felscher, kasisto Dr. phil. Mummert. Honora prezidanto estas prof-ro d-ro L. Huebner.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1928, N-ro 3 (385), p. 37, 38)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka Grupo de GEA. Prezidanto Siegmund Freund, vicprezidanto Hans Joachim Plehn. ─ En februaro okazis UEA-kunveno kun amika kunveno. ─ La grupaj paroladoj estas daŭrigataj; la lastaj estis de s-ro Plehn „Pri la velvado” kaj de f-ino Berg „Pro memorigo al Albrecht Dürer”. ─ En kunveno kune kun anoj de du katolikaj grupoj (16.03.) s-ro Plehn faris paroladon „Esperanto kaj ĝia signifo por la lernantoj”, kaj s-ino Lotte Schwarz. profesia deklamistino, aŭdigis „Belzacar” kaj du poemojn el la „Verdkata Testamento”. Oni ludigis ankaŭ la Esperanto-gramofon-diskojn de Tri-Ergon.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Loka Grupo. La vintra kurso finiĝis kun 9 partoprenantoj ĉe festa kunveno en hotelo „Preußischer Hof”. ─ Alfred Dittrich rakontis pri sia tre ampleksa korespondado. ─ La delegitino f-ino Gertrud Voigt instruas du lernantojn de la supera reallernejo. ─ La ĉiusemajnaj kunvenoj nun estas en hotelo „Preußischer Hof”, Warmbrunner Platz.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1928, N-ro 4 (386), p. 53, 54)

ROŹDZIEŃ  ROSDZIN  La Grupo Zamenhofa aranĝis la 5.8. kj. mandolin-koncerton. Tomasz Niedźwiedź gvidas esp.-kurson ĉe policistaro en Roździeń-Szopienice.
SOSNOWIEC  Ĉe distrikta sekretariejo de TUR, organizita Esperanto-fako. En Miejski Uniwersytet Ludowy kurso kun 53 gelernantoj. Ĉe filio TUR-Pogoń nova kurso kun 12 partoprenantoj. Por ĉiuj filioj en distrikto okazis prelego laŭ temo „Ĉu mondproletario povos kunlabori sen komuna lingvo?” Dum internacia junulara festo kelkaj filioj partoprenos kun esperantaj programpartoj.
  Esperanto-Delegitaro decidis dum ekskurso kun ĉeĥoslovakaj samideanoj sur landlima monto Ĉantorio:
1. Ekskurson aranĝi ĉiujare kun raportoj kaj artprogramo.
2. Sendadi regule reciproke artikolojn al gazetoj.
3. Salutadi festojn kaj publike legi salutojn esperantistajn en Karwina kaj Zagłębie.
4. Eldoni esperantajn poŝtkartojn ilustritajn kun deziresprima teksto okaze de laboristaj festotagoj.
KAMIENIEC ZĄBKOWICKI  CAMENZ  Silezia Ligo Esperantista „SILEO”  La aŭtuna Ligo-kunveno okazis 2.9.1928 en Camenz (Silezio), Ĉeestis 25 gesamideanoj el 9 diversaj lokoj.─ Ĉefe estis raportate pri la XX-a Kongreso en Antverpeno. Krome la afergvidanto donis klarigon pri la antaŭlaboroj por la starigo de Zamenhofa monumento en banloko Reinerz. La banloka direkcio donos al ni por tio la plej belan placon en la promenejo de Reinerz. Tial ni devas nun ─ en la intereso de Esperanto ─ starigi ne nur malgrandan ŝtonon, sed impresan monumenton! ─ Por tiu ni ankoraŭ bezonas multan monon! Helpu al ni ĉiu, kiu povas doni iun sum(et)on! (Postĉeka konto: Breslau 27439, Karl Kliem, Löwenberg). ─ Loka Grupo „Societo Zamenhof” el Habelschwerdt kunportis al Camenz sian nove broditan standardeton, kiu estis inaŭgurata. ─ Posttagmeze ni vizitis la belajn parkon kaj kastelon de Camenz (posedato: Prinz Heinrich von Preussen), kaj kunestis ankoraŭ en harmonio kelkajn belajn horojn.                                                                                              Koko [Karl Kliem].

(el „Pola Esperantisto”, Oktobro 1928, N-ro 10, p. 154, 156)

CIEPLICE ŚL.-ZDRÓJ  BAD WARMBRUNN  Esperanto-Societo „Estonteco” aranĝis la 29.09. bone vizititan propagand-vesperon en hotelo Rosengarten. La prezidanto malfermis per bonvenigaj vortoj la vesperon; s-ano Mally el Hirschberg parolis pri la valoro de Esperanto. La estonta kursgvidanto s-ano Hobitz el Hermsdorf diris ankaŭ kelkajn varbantajn parolojn. S-anoj Georg Sieche kaj Fritz Thasler el Hirschberg kantis esp. kantojn. Grandan intereson vekis la Esperanto-ekspozicio montranta 200 poŝkartojn kaj leterojn, 45 naciajn kaj internaciajn gazetojn, 20 lernolibrojn kaj vortarojn, literaturaĵojn, urbgvidilojn, prospektojn ktp. Eĉ la policestro partoprenis kun granda intereso kaj promesis lerni Esperanton. La 11.10. komenciĝis kurso en la protestanta lernejo.
JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Neŭtrala Esperanto-Societo „Progreso” konstante kreskas. Dum la bone vizitataj kunvenoj oni parolas nur esperantlingve. 14 membroj estas anoj de UEA, granda parto abonas Heroldon. Kurso laŭ „Kursa lernolibro” de Privat komenciĝis kun 19 personoj; gvid. Georg Sieche.
BĘDZIN  Ĉe TUR-filio komenciĝis kurso por komencantoj. Partoprenas 12 personoj. Kursanoj preparis puiblikan lecionon dum junulara festo.
SOSNOWIEC  Laŭ magistrata subteno, en urba lernejo funkcias kurso kun 53 partoprenantoj, gvidanto Bolesław Czechowski. Ĉe kleriga asocio TUR okazis prelego pri la temo „Ĉu mondproletaro povas kunlabori sen helplingvo komuna?” Ĵurnaloj raportas pri Esperanto.

(el „Heroldo de Esperanto”, Oktobro 1928, N-ro 41 (485), p. 3)

En 1928 aperis:
─ Gazeto: „Esperanto Korespondado” eldonata en Breslau de aŭgusto ĝis oktobro 1928, 12 p. [Aperis nur 2 kajeroj]

1929

DĄBROWA GÓRNICZA  Czesław Rabenda komencis novan kurson en vespera lernejo.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1929, N-ro 2, p. 24)

BIELSKO  BIELITZ  La urba konsilantaro asignis al la loka esperantista klubo la subvencion de 500 zloty kiel aprobon de ĝia ĝisnuna efikplena agado kaj por ebligi disvolvi ĉi tiun agadon tiel utilan same por la urbo kaj ŝtato kiel ankaŭ por la homaro. La movadon esperantistan tre lerte gvidas ĉi tie d-ro Julius Haas, delegito de UEA.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1929, N-ro 3, p. 36)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  La urba banadministracio depost la 1-a de julio elmetas Heroldon en sia legejo. En Bad Reinerz loĝis d-ro Zamenhof en la jaro 1909 (en vilao „Hubertus”). Samideanoj el Löwenberg intencas konstrui monumenton al d-ro Zamenhof antaŭ la nomita vilao. (K.S.)

(el „Heroldo de Esperanto”, Julio 1929, N-ro 27 (523), p. 2)

CHORZÓW  Post la 14-a IKUE-Kongreso en Praha, pastro G. Ramboux el Parizo vizitis en 1929 pastron Paweł Janik. Post tiu vizito ekĝermis ideo fondi Pollandan Katolikan Ligon Esperantistan. [Tamen pro multaj okupoj de pastro Janik (organizado de nova paroĥo kaj konstruado de preĝejo), tiu ĉi ideo povis esti plene realigita nur en 1938]

(laŭ „Espero Katolika”, Junio 1959, N-ro 492, p.122

SOSNOWIEC  Esperanto-Delegitaro de Zagłębie organizis kunvenon de prelegantoj kaj instruantoj por priparoli la propagandon en 15 urboj de l' karbomineja distrikto. La akceptitaj temoj kaj la metodo de instruado estas dissendotaj al kelkdeko da organizoj neesperantistaj. ─ Gazetoj „Expres”, „Głos” kaj „Prawda” ĉiam presas artikolojn pri Esperanto. ─ La 1.09. okazos ekskurso al Murcki. Partoprenos du distriktoj por aŭskulti raportojn de internaciaj kongresoj en Budapest, Leipzig, Wien kaj Poznań. Renkonto en Katowice je la 8-a h. ─ Antaŭ instruista konferenco organizata de lerneja inspektoro estis dissenditaj per kancelario inspektora alvoko de EOZ al 32 lernejoj.

(el „Heroldo de Esperanto”, Septembro 1929, N-ro 36 (532), p. 3)

KATOWICE  KATTOWITZ  El Interparolo de pastro Ramboux kun direktoro de la Radiostacio Katowice:
─ Ho! diris la radiodirektoro, mi neniam permesis, ke oni parolis esperantlingve per la radiostacio de Katowice.
─ Kial do, Sinjoro Direktoro?
─ Kial? Ĉar la radiostacio de Katowice devas batali la influon de Sovetio, kaj Sovetio multe uzas Esperanton, tiel ke la internacia lingvo estas preskaŭ sia.
─ Permesu, Sinjoro Direktoro, Vi ne uzas Esperanton, ĉar Sivetio utlias ĝin! Kaj vi tute ne volas uzi ilon de la sovetoj uzatan! Mi do tre miras, ke vi uzas ĉiutage radio-elsendojn, ĉar vi scias, ke sovetoj uzagas radion, por disvastigi iliajn ideojn tra la tuta mondo ...
  Sinjoro la direktoro proparolis alian temon kaj precipe la aranĝon de mia franclingva parolado per radio. Mi ja devis paroladi la vesperon mem je la 22-a.
─ Pri kio vi parolos, Pastra Moŝto?  
─ Pri la internacia kunlaborado de la katolikoj.  
─ Ĉu vi ne povus resumi vian paroladon franclingvan en Esperanto?  
─ Dankeme jes, Sinjoro Direktoro.
Kaj jen kiamaniere Esperanto estis disaŭdigata, la unuan fojon, per la radiostacio de Katowice. La radiostacio de Katowice estas tre potenca kaj aŭdebla en tuta Eŭropo.

(el „Espero Katolika”, Decembro 1929, N-ro 70, p. 132)

SOSNOWIEC  Dank' al klopodo de Esperanto-Delegitaro de Zagłębie la 13-an de aŭgusto okazis konferenco de prelegantoj kaj instruantoj de Esperanto, dum kiu oni priparolis metodojn de la propagando. Loka gazetaro de Zagłębie favore raportas pri nia movado. Elektitaj delegitoj, nome d-ro A. Ingster kaj Bolesław Czechowski vizitis lernejinspektoron Winiarski en Będzin petante permeson propagandi Esperanton inter la instruistaro, je kio li konsentis.

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1929, N-ro 8-9, p. 125)

CIEPLICE ŚL.-ZDRÓJ  BAD WARMBRUNN  La kunvenoj de Esperanto-Societo „Estonteco” okazas regule ĉiun mardon je 20 h. en hotelo „Rosengarten”. Dumsomere estis aranĝitaj migraj kunvenoj kun bona sukceso. Nova kurso komenciĝos en oktobro.

(el „Heroldo de Esperanto”, Septmbro 1929, N-ro 38 (534), p. 2)

BOHUMIN  ODERBERG  16.10.1929 parolis s-ro Klemens Wieczorek el Ruderswald germanlingve pri ideo kaj potenco de Esperanto antaŭ kelkaj Esperanto-amikoj. Fondiĝis grupo, kaj s-ro Wieczorek faris tri provlecionojn. La 6-a de novembro komenciĝis kurso.

(el „Heroldo de Esperanto”, Novembro 1929, N-ro 45 (541), p. 2)

BOHUMIN  ODERBERG  La nova loka Esperanto-Klubo „Verda Stelo” elektis novan estraron. Klubestro: Erwin Vašica. anstataŭanto: supera instruisto Karl Adamek, sekretariino f-ino Giraczka, kunsidantoj Alfons Kermel kaj s-ino A. Farnik. Oni kunvenas en „Deutsche Bürgerschule” mardon je la 20-a. La kurson gvidas Klemens Wieczorek el Ruderswald. ─ La 24-an de novembro parolis s-ro Wieczorek en la germana „Pfadfinderheim” pri „Esperanto kaj junulmovado”.
BĘDZIN  La 23.11. brila Zamenhof-festo okaze de la inaŭguro de granda portreto de la Majstro kun paroladoj kaj deklamoj. Partoprenis ankaŭ s-anoj el najbaraj urboj kaj multaj neesperantistoj. ─ La 1.11. komenciĝis kurso por komencantoj (45 p.) kaj por progresintoj (10 p.). La intereso pri Esperanto daŭre kreskas.
SOSNOWIEC  La urblerneja grupo komencas imitindan gruplaboron. Por la venontaj semajnoj la estraro fiksis ok temojn por prelegoj, je kiuj kunhelpu alilandaj samideanoj. Ili skribu siajn pensojn pri la subaj temoj kaj sendu ilin al Józef Dziwosz, Sosnowiec, ul. Dębowa 2.
1. Kial ni lernas Esperanton?  
2. Kion oni povas plenumi kaj profiti per Esperanto?  
3. Kial Esperanto venkos?  
4. Progreso de Esperanto en tekniko.  
5. Esperanta literaturo tradukita kaj originala.  
6. Kiel Esperanto estas uzita dum kongresoj?  
7. Graveco de Esperanto por la malgrandaj nacioj.  
8. Profitoj de Esperanto por laboristaj celoj.  

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1929, N-ro 49 (545), p. 3)

KOWARY  SCHMIEDEBERG  Okazis multe atentata propagandvespero; prelegon faris s-ro studkonslisto Stonner, ĉeestis multaj personoj, i. a. la urbestro s-ro Kleiner kaj kelkaj geinstruistoj. Komenciĝis du kursoj: s-ro Kirchschlager gvidas kurson kun 30, kaj s-ro instruisto Ziesche kun 12 komencantoj. Vigla laboro en la grupo „Forta voko”. En nia urbo kun 6300 loĝ. dum la du lastaj vintroj 65 personoj lernis Esperanton. „Heroldo” estas legata de 4 personoj. Laborista grupo estas fondiĝonta.

(el „Heroldo de Esperanto”, Decembro 1929, N-ro 50 (546), p. 2-3)

En 1929 aperis:
─ Jan Tichawski [el Katowice]: La mondlingvo. Plena kurso. Katowice: Mondlingvo-Eldonejo, 1929, 162 p.

1930

BĘDZIN  La 17-an de januaro okazis jara ĝenerala kunveno, kiun ĉeestis 40 membroj. Estas elektita nova estraro kaj jen I. Sercarz - honora prezidanto, I. Kozłowski ─ prezidanto, M. Ferens ─ vicprezidanto, J. Zauberman ─ sekretario, H. Openhajm ─ kasisto, H. Szpigler, J. Cwajgenbaum kaj S. Landkart ─ estraranoj.
NOWA WIEŚ  NEUDORF [nun parto de Ruda Śl.]  Kun helpo de s-ro Józef Pierchala el Knurów fondiĝis ĉi tie esperantista grupo „Konkordo” kun 19 membroj. Prezidanto de la grupo estas Józef Halek, Nowa Wieś, ul. Kochłowska 3.

(el „Pola Esperantisto”, Februaro 1930, N-ro 2, p. 22)

ŚWIERKLANY  SCHWIRKLAN  Nia fervora pola samideano pastro Paweł Janik, paroĥestro de Świerklany, lastatempe ricevis la papan ordenon Pro Ecclesia et Pontifice. Pastro Janik naskiĝis en Haatsch [nun Hať en Ĉeĥa Silezio], la 28-an de junio 1895; li studis en la gimnazio de Królewska Huta. Dum la tutmonda milito li faris servojn ĉe la senfadena telegrafio, kaj kiam li estis liberigita, li finis la teologian studadon en Breslau kaj estis presbiterigita de Lia Kardinala Moŝto Bertram. Kiel juna vikario li deĵoris en Nędza (Racibórz), Hohenlinde [nun Łagiewniki Śląskie, parto de Bytom], Tarnowskie Góry kaj lasttempe en Chorzów. Nun li estis destinita por organizi la novan paroĥon kaj finkonstrui la novan preĝejon en Świerklany apud Rybnik.
   Pastro Janik multe agis por nia katolika Esperanto-movado en Pollando. Li fondis katolikan propagandejon. Li oferdonacis multe da libera tempo al la propagando de nia movado en la katolikaj medioj, malgraŭ indiferenteco kaj mokoj. Li ĉiam parolis pri nia movado en la pastraj kunvenoj, publikigis artikolojn en naciaj kaj religiaj gazetoj, por konvinki fine la pastraron kaj katolikaron pri la utileco de Esperanto por ekleziaj celoj. Komence oni primokis lin, sed pro lia obstineco oni lin poste admiris, kaj nun oni lin respektas. La papa ordeno rekompencas do la senĉesan kaj gravan agadon de pastro Janik sur la religia kaj esperantista kampoj.

(el „Espero Katolika”, Marto 1930, N-ro 76, p. 261)

SOSNOWIEC  La aperinta antaŭ kelkaj monatoj pollingva broŝureto kompilita de Bolesław Czechowski, sub titolo „Vojaĝo tra la mondo ebla por ĉiu”, en kiu troviĝas ĉapitroj de diverslandaj samideanoj, klopodantaj elmontri neceson de unu komuna lingvo, estas presita denove kiel aldono al la ĵurnalo „Głos Zagłębia”.

(el „Pola Esperantisto”, Marto 1930, N-ro 3, p. 35)

ZAGŁĘBIE DĄBROWSKIE  La movado disvolviĝas sufiĉe rapide kaj, kio estas pli grava, sistemece. En marto ses grupoj, apartenantaj al Esperanto-Delegitaro de Zagłębie (Zagłębie = minejteritorio), laŭ ĝiaj direktivoj prilaboris jarajn labor- kaj propagandplanojn de Esperanto. La 39-an de marto okazis publika ekzameno por finintoj de trimonataj kursoj gvidataj de EDZ. Simila ekzameno okazis la saman tagon en Będzin. La 2-an de februaro EDZ organizis ekzamenon por kursanoj en Wysoka apud Łazy. La 6-an de marto okazis ekzameno por instruistoj de popollernejoj, kiuj finis 32-horan kurson de Esperanto. La komisiono konsistis en sinjoroj: prof. Odo Bujwid, d-roj H. Broder kaj A. Ingster kaj Bolesław Czechowski ─ la kursgvidinto. El inter la kandidatoj estas honore distingita s-ino W. Kołodziejska (ŝia adreso: Sosnowiec, ul. Ludwika 12). La 6-an de marto okazis prelego de prof. Odo Bujwid en la salono de teatro plenigita de publiko el Silezio kaj Zagłębie. Esperanto-grupo ĉe TUR en Sosnowiec decidis pliinteresigi ekspozicion de bildoj, aranĝitan profite al ekskurso Svedujon kaj Danujon, per reprodukcioj de pentraĵoj el diversaj landoj, senditaj de esperantistoj. Anoj de la grupo ricevas florsemojn el diversaj landoj kaj kulturas ilin en ĝardenoj por poste ornami salonon de la kongreseto aranĝota en junio por distriktaj Esperanto-aferoj. En aŭgusto okazos ekspozicio de ilustrita tutmonda gazetaro preparata helpe de Esperanto. Dum la somero okazos ĉirkaŭ 30 ekskursoj, aranĝotaj de la grupoj por konversacii kaj propagandi Esperanton.

(el „Pola Esperantisto”, Aprilo 1930, N-ro 4, p. 48)

KATOWICE  KATTOWITZ  La Societo de Esperanto-Amikoj finis la dumvintran kurson, kiu estis gvidata de samideano Jan Tichawski laŭ sia lernolibro „La mondlingvo”. Tiu libro pruvis sian mirindan taŭgecon, ĉar la lernantoj finis la kurson kun bonega sukceso. Ĉe tiu okazo la societo aranĝis la 12-an de aprilo solenan fermon. Post profundspirita parolado disdonis la prezidanto, samideano F. Faruga al 20 gelernantoj, kiuj plej regule vizitis la kurson niajn Esp. insignojn kiel premion. La entuziasmo de tiu vespero instigis la partoprenantojn, tuj fondi en la Societo kantgrupon, kiu ĉiun sabaton ekzercos je la 8-a horo vespere. Por tiu celo samideano d-ro Grzegorz Sianożęcki afable disponas ĉambron en sia privata loĝejo. ─ En la urbdistrikto Załęże nuntemoe gvidas samideano Filak 3 Esp. kursojn ankaŭ laŭ la nomita lernolibro, pri kiuj jam interesiĝas la lernejestro de tiea lernejo por enkonduki nian lingvon en sian popollernejon. ─ Dum somero okazos diversaj ekskursoj. Ĉe tiu okazo trilos la novfondita kantgrupo belajn kantojn apud la gaja birdaro en belaj somertagoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 17-an de aprilo okazis en Dom Polski ĝenerala kunveno de Rondo Esperantista. Kompare al la unuaj 4 jaroj la pasinta jaro estis iom malfavora por la Rondo. Malgraŭ ĉiuj faritaj klopodoj la membraro malmultiĝis, tamen oni decidis en la nuna jaro per ĉiuj rimedoj plivigligli la Esperanto-movadon. En la pasinta jaro estis aĉetitaj libroj kaj aliaj esperantaĵoj por pli ol 300 zlotoj. La biblioteko de la rondo nombras pli ol 60 libroj. La novan estraron eniris: prezidanto Emil Kołodziej, vicprezidanto s-ro B. Gerlich, sekretario s-ro J. Weihs, 2-a sekr. Jan Kocek, kasisto s-ro K. Plona, bibl. A. Gerlich. Konsilantoj: s-ro d-ro H. Broder, s-ino Kompała. Revizia Komisiono: s-roj A. Piec, Kompała kaj Sadło. Junulargvidantoj: s-roj B. Gerlich, J. Weihs. La 18-an de majo okazos solena finiĝo de Esperanto-kurso kun publika ekzameno.

(el „Pola Esperantisto”, Majo 1930, N-ro 5, p. 66)

KATOWICE-Załęże  Sabate, la 15-an de februaro 1930 en salono de s-ro Spyra (ul. Wojciechowskiego 106) okazis Balo de la unua kurso de Esperanto en Załęże. Sabate la 17-an de majo en la sama salono okazis balo de la dua kurso.

(el presitaj invitiloj por la baloj)

DĄBROWA GÓRNICZA  La 12-an de majo en urba legejo komenciĝis Esperanto-kurso por 48 gelernantoj. La kurson gvidas Czesław Rabenda, delegito de UEA.

(el „Pola Esperantisto”, Junio 1930, N-ro 6, p. 79)

CHORZÓW  CHORZOW  Fondiĝis grupo sub nomo Societo „Esperanto” kun 27 membroj. ─ La Estraro konsistas el s-roj: prezidanto ─ Konstanty Czaja, vicprezidanto ─ J. Panczek, sekretario ─ W. Staniek, kasisto ─ Tomasz Bywaletz, bibliotekisto ─ Fr. Panczek.
KATOWICE  KATTOWITZ  Ligo Esperantista aranĝis 29.05. komunan ekskurson al la ĉirkaŭaĵo de Mysłowice. Krom la sileziaj Esperanto-grupoj partoprenis ankaŭ la ekskurson la esperantistaro el Zagłębie Dąbrowskie. Entute ĉeestis ĉirkaŭ 60 personoj.
       La 6-a de julio aranĝis la Ligo ekskurson ak Zagłębie Dąbrowskie, Ĉe la alveno de la silezianoj en Będzin-Miasto je la 8.15 h. matene bonvenigis nin la Esperantista Delegitaro de Zagłębie Dąbrowskie. Nombrante pli ol 60 p. kaj provizitaj per Esperantaj flagetoj, ni promenis tra la urbo, vizitis kunvenejon de la loka Esperanto-grupo kaj la historian kastelruinon de la 13-a jarcento, kie s-ano A. Rozen kaj unu s-ano urbdeputito klarigis al ni la historion de la kastelo kaj la evoluiĝon de la urbo kaj kiel signon de simpatio al la silezia esperantistaro transdonis al la ligprezidanto (s-ano Emil Kołodziej) albumon kun vidaĵoj de la kastelo nuna kaj restaŭrigota. Post mallonga ripozo sur la kastelmonteto ni veturis per tramo al Dąbrowa Górnicza, kie grandiĝis nia anaro ĝis pli ol 80 personoj.
   Unue ni vizitis la publikan legejon kun ĝia lektorejo, kie nin bonvenigis la  UEA-delegito s-ano Czesław Rabenda kun 2 membroj de la lektorejestraro kaj same kiel signon de simpatio transdonis al la ligprezidanto belan poŝtkartalbumon de la industriurbo. S-anoj Bolesław Czechowski kaj Emil Kołodziej dankis per mallongaj vortoj al la UEA-delegito kaj lektorejestraranoj por la gastameco kaj menciis, ke Esperanto estas tio, kio interfratigas la homojn, do Esperanto fariĝas vera beno de l'homaro. Nun sekvis vizito de la moderne aranĝita kaj tre interesa infanlegejo, ekzistantaj nur tri de tia speco en Polujo. En la korto de la legeja konstruaĵo okazis komuna fotografado de la ekskursanoj.
   Tre interesa fariĝis nun la vizito de la Geologia Muzeo kaj ties laboratorio, kie la deĵorantaj oficistoj klarigis al ni ĉion detale. Post sufiĉa rigardado kaj aŭskultado ni alvenis ĝardenrestoracion, kie ĉiuj tagmanĝis. Kun freŝaj fortoj ni promenis al la Esperanta kverko ĉe la vilaĝo Piekło, kie ni alterne banis kaj ludis ĝis la vesperiĝo. Tio ĉi estis vere agrabla ekskurso, ke eĉ la ĉeestanta blindulo s-ano Kichel el Nowy Sącz kaj unu s-ano naturamanto el Varsovio, ano de konkordo ne povis ne esprimi sian ĝojon. Nur tro frue venis la adiaŭo kaj kun „ĝis revido en Silezio” ni ekveturis hejmen. E.K.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 18.5. okazis en Królewska Huta, ul. Gimnazjalna 35 solena finiĝo de Esperanto-kurso por komencantoj (membroj de Germana Socialista Partio Wielkie Hajduki kaj sekcio de la Asocio por Laborista Klerigado). Ĉeestis ĉ. 60 personoj inter ili gesamideanoj el Sosnowiec, Mysłowice, Katowice k.a. lokoj. Paroladis: d-ro H. Broder pri „Signifo kaj strukturo de Esperanto”, Max Kloss pri „Esperanto kaj la esperantistaro”, s-ano Bolesław Czechowski pri „Esperanto kiel interfratigilo” de l'homaro”. Sekvis la publika ekzameno de la kursanoj antaŭ la ekzamena komisiono starigita de Ligo Esperantista. La kandidatoj ekzameniĝis: 6 kun „bona”, 2 kun „sufiĉa” rezulto. La kursgvidanto Emil Kołodziej enmanigis al la ekzamenitoj en la nomo de Ligo Esperantista atestojn pri la farita ekzameno. Krome ricevis ĉiuj ekzamenitoj belajn premiojn. La faritaj paroladoj, kiuj okazis en Esperanto, pola kaj germana lingvoj, la ekzameno, kiel ankaŭ la kantado de la himno esperantista kaj aliaj esperantaj kantoj faris grandan impreson je la neesperantista publiko. Kvankam la solena vespero estis aranĝita de la Asocio por Laborista Klerigado, ĝi fine aspektis kvazaŭ nura Esperanto-festo. Plibeligis la vesperon mandolinista orkestro kaj per dancado finiĝis la gaja vespero kaj kun ĝi la vintra sezono.
SOSNOWIEC  Laŭ zorgoj de Esperanto-Delegitaro de Zagłębie, okazis en Popoldomo prelego sub titolo „Esperanto en estonteco”. Preleganto ŝatata d-ro A. Ingster, antaŭ plena ĉambro da aŭskultantoj, precipe grupaj estraranoj disvolvis sian ĉefpenson, pruvante ke Esperanto certe venkos. Tamen de la esperantistaro dependas rapidigo de tiu ĉi venko. Nia kreskanta movado bezonas ĉiam pli kaj pli da agantoj, kaj ilia nombro estas atingebla nur per konstanta, regula kunvenado kaj priparolado de la progresanta afero. Sen konstanta kunvenado ni staros senmarŝe. Post la prelego okazis vigla disputo. S-ano Bolesław Czechowski rimarkis, ke la movado esperanta estas granda, ke en la mondo neesperantista publiko kaj institucioj emas akcepti esperanton, ke la lingvo iam atingis unuajn provojn sufiĉe famajn, nur vasta uzado de la lingvo ne estas sufuĉe praktika pro nelerta uzado de Esperanto flanke de esperantistoj mem. Ĉu neesperantistoj povas montri la praktikecon de mondlingvo? Certe ne! La socioj kaj tuta homaro havas jam sufiĉe da propagandaj laŭdoj. Jam de longe venis tempo de propagando per lingvouzo. De tiu ĉi praktika mondskala uzado ankaŭ dependas, ĉu jam eklernintaj homoj fariĝos bonaj propagandistoj, ĉu denove Esperanto-forgesintoj. S-ano Zauberman substrekis neceson de pli sperta kaj ofta grupa kaj distrikta laboro.

(el „Pola Esperantisto”, Julio 1930, N-ro 7, p. 97-98)

KATOWICE  KATTOWITZ  En la loka komerca lernejo Antoni Siwiec prelegis je la temo „Esperanto en socia vivo”.
   Kun profunda bedaŭro ni sciigas pri la neatendita perdo de nia kara amiko, d-ro med. Grzegorz Sianożęcki, kiu mortis la 10.8.1930 en la aĝo de 58 jaroj dum la libertempa restado en Selce. Jugoslavio. D-ro Sianożęcki estis fervora kaj vera samideano, kiu senlace laboris por nia movado en ĉiu ebla maniero. Dum la lastaj monatoj li konstruis en Selce ĉe la marbordo sanatorion „Vilao Esperanto” kaj forveturis inaŭguri ĝin, kaj kia malfeliĉo, li jam ne revenis, Nian karan amikon ni neniam forgesos. Al la malfeliĉaj edzino kaj filineto ni esprimas nian plej koran kondolencon kaj profundan kunsenton. Societo de Esperanto-Amikoj Katowice.

DĄBROWA GÓRNICZA  Fondiĝis nova grupo tute sendependa, kiu ricevis ejon en Urba Legejo. La estraron eniris prezidantoj Jan Nowak kaj Czesław Rabenda, sekretarioj J. Durnaś kaj J. Zbroszczyk, kasisto H. Bednarski.

(el „Pola Esperantisto”, Aŭgusto/septembro 1930, N-ro 8-9, p. 110, 111)

KATOWICE  KATTOWITZ  La Mondlingvo-eldonejo malfermis la 30.9.1930 Esperanto-kurson kun 27 partoprenantoj. La kurson gvidas Jan Tichawski laŭ konversacia metodo.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  La 4-a de septembro okazis monata kunveno. D-ro H. Broder faris per varmaj vortoj memorparoladon pri la mortinta s-ano d-ro med. Grzegorz Sianożęcki, en kiu la Rondo kaj la Ligo perdis fervoran kunlaboranton kaj subtenanton. D-ro Broder parolis ankaŭ pri Oxforda Esp. kongreso kaj signifo de la 23-a Universala Kongreso en Kraków.
WIELKIE HAJDUKI  NEU HEIDUK  La 3-an de oktobro komenciĝis Esperanto-kurso por komencantoj ─ gelaboristoj; partoprenas 30 personoj. Gvidas s-ro Emil Kołodziej.

(el „Pola Esperantisto”, Oktobro 1930, N-ro 10, p. 123, 124)

DĄBROWA GÓRNICZA  Estas organizataj en Urba Legejo Publika du kursoj por komencantoj kaj supera en Ŝtata Minist-Lernejo. La kursojn partoprenas 38 personoj. Gvidanto Czesław Rabenda.

(el „Pola Esperantisto”, Decembro 1930, N-ro 12, p. 145)

VÍTKOVICE  Fonda kunveno de nova klubo okazis 23.11.1930. Partoprenis ĝin 13 personoj (gvidantoj s-roj Janečka, Vladimír Slaný, Gadula).
ORLOVÁ  Kunvenis 14.12.1930 en hotelo „Hvězda” 34 esperantistoj el 17 lokoj sub prezido de Ludwik Krysta kaj decidis post raporto de Anton Slanina fondon de „Regiona Esperantista Ligo”. Membra kotizo estos 6 Kĉ. jare. La statuton preparos s-roj Ludwik Krysta, Anton Slanina, Johann Liberda. Informojn donas Anton Slanina en Třinec n-ro 188.

(el „Progreso”, Marto 1931, N-ro 1-2, p. 14)

Kroniko: Silezio 1931-1945


Aktualigo: septembro 2006

Bonvolu skribi al Worsten

Kodado / Kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: wrzesień 2006

Napisz do Worsten

© Worsten 2004