Eŭroponto

Interregiona
retejo

 
Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français   Hrvatski indeks   Magyar index   Indice italiano   Nederlands index   Index lietuviškai   Indeks polski   Índice português    Index în limba română   Русский индекс   Slovenský index   Slovenski indeks   Український iндекс

Kiel fari enskribojn kun videofilmeto aŭ ligilo al iu retejo

1) Malfermu koncernan fejsbukan paĝon. Se vi ne estis ĝis nun ŝatanto de tiu paĝo klaku la vorton „Ŝati“. Se vi estas sur la paĝo „Informoj“ transiru al la paĝo „Muro“.


2)  Tiam aperas opcioj Konigi: afiŝon, foton. ligilon. Al iuj paĝoj la administrantoj ne pemesas fari enskribojn kun ligiloj. Tiam rezignu kaj elektu alian paĝon.


Rimarko sur iuj paĝoj sur la muro oni montras nur enskribojn de la administranto. Enskriboj de gastoj estas kaŝitaj kaj oni devas klaki „Most Recent“ (Najnowsze aŭ samo en alia lingvo).

kaj nun aperis enskriboj de gastoj


Jen ni elektis la paĝon pri la litova urbo Kaŭno.

Por enmeti filmeton  klaku la vorton „ligilon“.


3) En la fenestreto aperis literoj http://. Kopiu ligilon al iu kanzono el la listo de videfilmetoj ĉe Fejsbuko. kaj engluu en la fenestreton.


4) Aperos fenestreto kun engluita ligilo. Sekve klaku „Alglui“.

Rimarko: post ligilo ne povas esti interspaco


5) Nun aperos duobla fenestreto. Supre estas kanzono. Klikante trianguletojn vi povas elekti por videfilmeto unu el tri eblaj bildoj.

En suban malpenan fenestreton enskribu aŭ engluu el via notlibro tekston de bondeziroj. Vi ŝparos vian tempon, se vi preparos en notlibro kelkajn modelojn de bondeziroj, por laŭbezone kopii ilin kaj englui en deziratan lokon. Se modelo enhavas nomon de iu urbo aŭ persono tiam sufiĉas ŝanĝi nur tiun nomon.


6) En la suba fenestreto estas jam engluita teksto de bondeziroj.

Klaku la vorton „Konigi“

7) Via enskribo kun videofilmeto jam aperis sur la paĝo. Ĉiuj vizitantoj de la paĝo povos legi viajn bondezirojn kaj klakinte en ikonon de la videofilmeto povos aŭskulti esperantlingvan kanzonon.

Vi povas fari enskribojn kun videofilmetoj ankaŭ sur paĝoj de ĉiuj viaj amikoj.

Rimarko: oni rajtas enmeti nur kelkajn ligilojn kun videofilmetoj tage (tri aŭ kvar). Kiam aperos fenestreto kun informo, ke la ligilo ne povas esti enmetita, tiam oni devas halti kaj rekomenci venonttage.


Simile oni povas enmeti ligilon al iu nacia versio de la kurso „lernu“. Jen la listo

Laŭeble enmetu komenton en nacia lingvo de la paĝo. Elektu la ĝustan ikonon de la kurso „Lernu“. Profitu la okazon por informi pri la kurso milojn da fejsbukanoj.

Se vu uzas nacian version de Fejsbuko, tiam vi devas klaki samloke naciajn ekvivalentojn


Nepre uzu esperantlingvan version de Fejsbuko

Esperantistoj estas petataj uzi esperantligvan version de Fejsbuko. Tio estas tre grava. Administrantoj de paĝoj (deputitoj, politikistoj, ĵurnalistoj) vidas statistikon de sia paĝo. La statistiko informas pri fanoj de la paĝo laŭ landoj, urboj, sekso, aĝo kaj ankaŭ laŭ uzata lingva versio de Fejsbuko. Ekzemple 110 fanoj de nia paĝo „Vroclavo kaj Esperanto“ uzas esperantlingvan version. Tio montras al neesperantistoj, ke Esperanto estas populara inter fejsbukanoj.


 Kiel krei komunuman paĝon?

Nia paĝo „Vroclavo kaj Esperanto“  posedas jam 1.008 fanojn (šatantojn). Kreu similan paĝon por via urbo!

Malfermu la paĝon http://www.facebook.com/pages/create.php

Enskribu la nomon, ekz. Kurtibo kaj Esperanto kaj klaku „Create community page“.


Videofilmetoj kun Esperantaj kantoj • Linki do videoklipów na YouTube

Ligiloj al lingvaj versioj de la kurso „Lernu“ • Linki do wersji językowych kursu "Lernu"

Kiu urbo estas la plej ŝatata en Esperantujo?

Alfabeta indekso de partnerurboj kun fondojaro de la Esperanto-grupo (kompilita laŭ malnovaj Jarlibroj de UEA, gazetoj kaj aliaj fontoj)

Laborrenkonto de la urbestroj de Herzberg kaj Góra, 19.03.2005 (Fotokroniko)

Kanzonistoj kaj muzikensembloj: Albanio • Aŭstrio • Belorusio • Bosnio kaj Hercegovino • Bulgario • Ĉeĥio FrancioGermanio • Grekio • Hungario • Italio • Kartvelio • Kosovo • Kroatio • Litovio • Makedonio • Moldavio • Montenegro • Pollando • Rumanio • Serbio • Slovakio • Slovenio • Ukrainio


Aktualigo: julio 2011

Bonvolu skribi al Eŭroponto

Kodado: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: lipiec 2011

Napisz do Europonto

© SEA & Worsten 2004